Vizitu Forumon

Hainan-a tropika altefika agrikulturo

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:37

Komence, sekve de pliiĝo de la nombro de plantantoj, aperis iuj problemoj. Pro seneco de unueca administrado, kvalita nivelo de agrikulturaj produktoj estis diferenca, ankaŭ aĉeta prezo estis malalta. Se aperis plantmalsanoj kaj fiinsektoj, sola kamparano ne povas trakti ĝin. Por solvi la problemojn, Hainan komencis popularigon de establigo de agrikultura studfaka kunlabora organizo. Unu el dek potencoj de agrikulturo, Chengmai, la gubernio de Hainan, plej frue establis kelkajn unuecajn studfakajn kunlaborajn organizojn, per la maniero de mendilo, korporacio unuece aĉetas, prilaboras kaj vendas agrikulturajn produktojn kaj faras teknikan trejnon al kamparanoj pri plantado kaj prevento kaj kuraco de plantmalsanoj kaj ekstermo de fiinsektoj.

Estro de transporta kaj venda asocio de legomoj kaj fruktoj de la gubernio Chengmai sinjoro Wang Meizhi laboris pri la fako je pli ol dek jaroj. Li diris, ke la asocio liveris al kamparanoj ĉenan servadon.

"Ni sendas semojn al kamparanoj, poste respondecas pri rikolto, ni enkondukas ilin en plantado kaj administro, multaj homoj ne komprenas teknikon, ni liveras teknikon. Ni sciigas al ili kiam planti kaj kiam rikolti."

Nun, pli ol 90% de vintraj legomoj kaj fruktoj de Hainan estas vendataj ekstere. La loka registaro opiniis, ke agrikultura kunlabora asocio ludis grandan rolon. Estro de agrikultura buroo de la gubernio Chengmai sinjoro Wang Xirui diris, ke la loka registaro komencis liveri kapitalan subtenon al agrikultura kunlabora asocio.

"En la unuapaŝa tempo de disvolvo de vintraj legomoj, kiajn legomojn kamparanoj plantas kaj kie kamparanoj vendas legomojn, tio estas kunaranĝita kaj organizita ĉefe de specialaj asocioj, tial nia agrikulturo tenas ĉi tian bonan disvolvan tendencon. De la lasta jaro, la gubernia registaro donas trimil juanojn ĉiumonate al kamparanoj por subteni ilin. Okaze de natura katastrofo, la registaro donos kapitalan subtenon al ili. En la kuranta jaro, la malalta-temperatura vetero daŭras longe, transporto de legomoj estas tre malfacila, la registaro donis du milionojn da juanoj por subteni ilin."

Estro de la gubernio Chengmai Yang Sitao diris, ke en la mezo de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, iuj koncernaj ŝtataj agrikulturaj normoj estas ellaboritaj, plantado de lokaj agrikulturaj produktoj disvolviĝis en la direkto de publika sendamaĝeco.

"Ĝis nun, 9 agrikulturaj produktoj de Chengmai pasigis ekzamenon de la ŝtato, la nombro estas plej multa en la provinco, ankaŭ okupas la gvidan lokon de la tuta lando."

Samtempe, la hainan-a registaro aktive disvolvis agrikulturan scienc-teknikan servadon kaj establis servajn staciojn de agrikulturaj teknikoj en diversaj lokoj. En serva stacio de agrikultura tekniko en Chengmai, raportisto vidis, ke ili rezervis en komputiloj multajn fotojn pri fiinsektoj kaj pri aspekto de agrikulturaj plantaĵoj, kiuj suferis plantmalsanojn kaj fiinsektojn. Se aperos plantmalsanoj kaj fiinsektoj, vidante la fotojn, kamparanoj povos scii la malsanon kaj preventan kaj kuracan metodojn. Respondeculo de la serva stacio sinjoro Xu Quan diris, ke laŭ plantmalsanoj kaj fiinsektoj, aperintaj antaŭ nelonge, kaj klimata katastrofo, ili liveras servadon al kamparanoj.

"Nia bazo havas trejnajn programojn, ĉiumonate ni faras unu aŭ du trejnojn pri prevento kaj kuraco de plantmalsanoj kaj fiinsektoj, ni havas anancon pri plantmalsanoj kaj fiinsektoj kaj kamparanoj povas anticipe scii la trejnan enhavon."

Nun, hainan-a tropika altefika agrikulturo alfrontas la premon de pluapaŝa plivastigo de la merkato. Novaĵ-proparolanto de agrikultura fako de la provinco Hainan Chen Yongwang konigis, ke de 1998 ĉiujare Hainan okazigas hainan-an vintran negocon de vintraj agrikulturaj produktoj kaj ĉiujare Hainan subskribis mendilojn je milionoj da tunoj de agrikulturaj produktoj. La registaro ankaŭ alprenis diversajn rimedojn, ellaboris pli racian kaj pli sciencan disvolvan planon por gvidi agrikulturan disvolvon.

Chen Yongwang esprimis, ke laŭ merkata postulo, Hainan pluapaŝe reguligos agrikulturan strukturon, akcelos agrikulturan normigan produktadon, fortigos scienc-teknikan trejnon kaj konstruos tutlandan provizan bazon de bonkvalitaj verdaj agrikulturaj produktoj por ke kamparanoj akiru pli grandan profiton.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto