Vizitu Forumon

Yangpu-ekonomia ekspluatejo

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:37

Yangpu-ekonomia ekspluatejo sidas en la nordokcidenta duoninsulo Yangpu de la provinco Hainan. La duoninsulo Yangpu norde najbaras de golfo Qiongzhou kaj okcidente kontraŭas al Bagbo-Golfo, ĝuste troviĝas en la internacia martrafika ĉefa linio Singapuro-Hongkong-Ŝanhajo-Osako, estas la artiko liganta Ĉinion, sudorientan Azion kaj mezorienton.

Ĝuste pro la aparta natura haveno kaj speciala geografia supereco, Yangpu multfoje estis atentata. Antaŭ establigo de la provinco Hainan, Ĉinio planis konstrui profundakvan havenon en Yangpu, post la establigo de la provinco Hainan, Yangpu ludas gravan rolon en hainan-a reformado kaj malfermo.

En la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, la provinco Hainan renkontis ekonomian varmecon kun la ĉefaĵo de dombiena industrio, ankaŭ Yangpu estis implikita en la varmeco. En 1993, politikoj de ŝtata makroskopa reguligado estis ellaboritaj, hainan-a dombiena ŝaŭmo estis ĝisfunde detruita, sekve yangpu-a ekspluato falis en 10-jaran "vintrodorman staton". Estro pri projekto kaj konstruo sub administra buroo de yangpu-a ekonomia ekspluatejo sinjoro Zhang Jin ankoraŭ memoris la staton. Li diris:

"Tiam en Yangpu, haltis ĉiuj ekspluataj agoj, kaj eksteraj komercistoj ne faris plu aranĝon. Sur vojo estis nek homoj nek aŭtoj, nur bovoj kaj ŝafoj."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto