Vizitu Forumon

Yangpu-ekonomia ekspluatejo

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:37

Kvankam Yangpu depresiis, tamen la provinco Hainan ne forlasis ekspluaton. Post 2002, Hainan difinis la ekspluatan manieron de registara gvidado, elmetis la strategion akceli yangpu-an evoluigon per grandaj entreprenoj kaj programoj, sufiĉe ludis yangpu-ajn favorajn politikojn kaj aliajn superecojn por enkonduki komercistojn kaj varbi kapitalojn, pro tio Yangpu reviglas. Zhang Jin atestis la grandan ŝanĝon de Yangpu. Li diris:

"Evidente pliboniĝis materialaj kondiĉoj kaj plimultiĝis ekonomiaj normoj."

Laŭ konigo, en la lastaj tri jaroj la totala produktokvanto de Yangpu leviĝis de 1,9 milionoj da juanoj ĝis 7,4 milionoj da juanoj, kaj la import-eksporta sumo pliiĝis de 470 milionoj da usonaj dolaroj ĝis pli ol 4 miliardoj da usonaj dolaroj.

Estro de la administra buroo de la ekspluatejo sinjoro Ding Shangqing konigis, ke en 2007 la yangpu-a industria valoro okupis preskaŭ 40% de tiu de la tuta provinco kaj la import-eksporta sumo okupis preskaŭ 60% de tiu de la tuta provinco. Tio montras, ke baze formiĝis la yangpu-a gvida loko en la provinco Hainan kaj unuapaŝe montriĝis yangpu-a gvida rolo al la provinca ekonomio. Li diris:

"Okupante milonon da la provinca areo, Yangpu finis proksimume 40% de la provinca industria valoro, kaj la kvoto ankaŭ pliiĝos laŭjare. Antaŭkalkule post 3 jaroj la kvoto atingos 50% ĝis 60% kaj post 5 ĝis 10 jaroj atingos 70% ĝis 80%."

Ding Shangqing diris, ke de la komenco de la yangpu-a ekspluato, oni jam investis 6,8 miliardojn da juanoj por bazaj kaj servaj instalaĵoj. Tial perfektaj bazaj instalaĵoj kaj aliaj kompletaj servadoj nature fariĝis la gravaj faktoroj por investo.

En la lastaj jaroj, grande progresis enkondukado de eksteraj komercistoj kaj kapitaloj. Nun la nombro de konstruataj kaj funkciantaj industriaj programoj superis 30 kaj unuapaŝe formiĝis gvidaj industrioj.

En septembro de la lasta jaro, yangpu-a ekonomia ekspluatejo estis difinita la ĉina 4-a impostotena haveno. Ding Shangqing figure diris, ke Yangpu renkontis sian duan printempon.

"Tio vere ĵetis vivecon al Yangpu, de la lasta duonjaro post sankcio de la establigo de impostotena haveno, la tendenco de enkonduko de komercistoj tre bonas kaj influo grandas."

Estrino de investo-akcela centro sub la administra buroo sinjorino Ren Shizhen konigis, ke en la yangpu-a ekonomia ekspluatejo, ĉina enlanda kapitalo okupas pli multan kvoton. Sed, ŝi opiniis, ke sekve de la establigo de haveno, pli kaj pli da eksteraj kapitaloj eniros.

Laŭ konigo, oni konstruas la yangpu-an impostotenan havenon en tri periodoj, en oktobro de la kuranta jaro finiĝos kaj oficiale ekfunkcios la unuaperioda inĝenieriaĵo. Estro de la administra buroo de la yangpu-a ekonomia ekspluatejo Ding Shangqing esprimis, ke ili klopodas por konstrui Yangpu kiel regionan navigan kaj loĝistikan centron kun petrolaj kaj kemi-industriaj produktoj kiel ĉefaĵo. Ding Shangqing esprimis, ke li plenas de fido pri la estonta disvolvo de Yangpu. Li diris:

"Nun estas la plej bona evoluiga tempo kaj plej bona ŝanco de Yangpu. Ni plenas de fido pri Yangpu, ni konvinkiĝas, ke en 5 jaroj Yangpu certe fariĝos gvidanto de la hainan-a industrio kaj estos la demonstra punkto de hainan-a reformado kaj malfermo."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto