Vizitu Forumon

Shaan'xi kreis bazon de fruktoj por Pekinaj Olimpikoj

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:37

Karaj aŭskultantoj, la ĉina provinco Shaan'xi estas unu el plej bonaj regionoj de poma plantado en la mondo, hodiaŭ ni ĝuste konigos al vi kiel Shaan'xi kreis fruktan bazon por Pekinaj Olimpikoj.

Laŭ statistiko, ĝis la fino de la lasta jaro poma plantado en Shaan'xi areas je 480 mil hektaroj kaj produkta kvanto superis 7 milionojn da tunoj kaj okupas trionon de poma totala produktokvanto de la ĉeftero. Nome, unu el ĉiuj 9 pomoj en la mondo venas el Shaan'xi.

En 2005, Pekina Olimpika Organiza Komitato organizis koncernajn instancojn taksi fruktojn por Olimpikoj. Post akra konkurenco, shaan'xi-a pomo estis selektita, kelkaj ĝardenoj estis difinitaj fruktaj bazoj por Pekinaj Olimpikoj. Tio estas inspira bona informo por fruktaj kamparanoj de Shaan'xi.

Kamparano de la gubernio Luochuan de la urbo Yan'an en la provinco Shaan'xi Liu Youming posedas unuhektaran ĝardenon. Liu Youming diris, ke pensante pri tio, ke sportistoj el mondaj diversaj lokoj gustumos liajn pomojn, li tre ĝojas kaj volas frue sendi pomojn al Pekino. Li diris:

"Sciinte, ke mia ĝardeno estis elektita, mi estas feliĉa. Ankaŭ miaj pomoj estos sendataj al Olimpikoj, mi tre ĝojas."

En la gubernio Luochuan, sume 2 mil hektaroj da pomaj ĝardenoj estis difinitaj kiel olimpika frukta bazo. La bazo funkcias laŭ la modelo pri "kunlaboro inter kompanio, asocio kaj kamparanoj", shaan'xi-a yan'an-a frukta grupo respondecas pri aĉeto kaj vendo, loka frukta asocio respondecas pri teknika gvido kaj poma bazo konsistas el bonaj fruktaj ĝardenoj. En Luochuan, raportisto vidis, ke ĉe la bazo staras okulfrapa anonca tabulo, sur ĝi legiĝas "teknika regularo de poma bazo por Olimpikoj". Estro de oficejo pri produktado sub frukta buroo de la gubernio sinjoro Wang Jianfeng diris, ke ili faris la regularon speciale por olimpikaj fruktoj. Teknikistoj de frukta asocio instruas al kamparanoj teknikojn de ĉiuj ĉeneroj. Kiel prilaboro en fabriko, plantado de pomoj tute funkcias laŭ la regularo.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto