Vizitu Forumon

Shaan'xi kreis bazon de fruktoj por Pekinaj Olimpikoj

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:37

Wang Jianfeng konigis, ke por garantii kvaliton kaj sekurecon de pomoj kaj enkorpigi la koncepton pri verda konsumo, plantado de pomoj havas multajn specialajn postulojn. Li diris:

"Kvalito kaj sekureco signifas, ke oni devas severe kontroli ĉiujn ĉenerojn de plantado ĝis manĝado. Ni donas organikan sterkon por bona manĝsento. Cetere, ni severe kontrolas uzadon de malbonaj agrikulturaj materilaoj, ekzemple malpermesitaj insekticidoj kaj sterkoj absolute estas ne uzitaj por garantii sekurecon de fruktoj."

Wang Jianfeng diris, ke ekzistas 126 sekuraj normoj por taksi plantadon kaj insekticidoj, sterkoj kaj aliaj agrikulturaj produktoj, uzataj en plantado, estas severe elektitaj kaj unuiĝe senditaj de yan'an-a frukta grupo. Ĉiuj agrikulturaj produktoj estas registritaj kaj estas uzataj nur post komuna skribo de teknikistoj kaj kamparanoj en dosiero. Cetere, en ĉiuj administraj vilaĝoj de la gubernio Luochuan, sidas stacioj por administri postrestaĵojn de insekticidoj kaj regule faras ekzamenon al fruktoj. Ankaŭ herbaĉoj kaj vivruboj ekster kaj en ĝardenoj estas ĝustatempe nuligitaj, tial sekureco kaj pureco de produkta medio de la bazo estas garantiitaj.

Sed ne ĉiuj pomoj produktitaj de la bazo havas ŝancon fariĝi "olimpika frukto". Wang Jianfeng konigis, ke shaan'xi-a yan'an-a frukta grupo, respondeca pri aĉeto de pomoj, enkondukis monde plej progresintan produktan linion por elekti pomojn. Li diris:

"Ekzemple, diametro almenaŭ estas 80 milimetroj, fruktoj tute estas ruĝaj, sukeroenhavo devas superi 16% kaj oni havas postulojn en figuro, koloro, sekureco, sukerenhavo kaj aliaj flankoj."

Vicĝenerala direktoro de la yan'an-a frukta grupo sinjoro Gou Qiubao diris, ke pomoj, konformaj al grandeco, figuro, koloro, sukerenhavo kaj aliaj, sume 8 normoj, fine estos pakitaj en kestoj surhavantaj strikodon. Se aperos problemo, oni povas trovi la originon de pomoj. Cetere, por teni freŝecon, en la kuranta jaro yan'an-a frukta grupo speciale aĉetis progresintan fridigan ŝarĝa-aŭton. Gou Qiubao diris:

"Provizado de pomoj al Olimpikoj estas honora. Ni provizos Olimpikojn per plej bonaj produktoj kaj liveros al diverslandaj gastoj sekurajn kaj bonkvalitajn fruktojn. Per ĉi tiu maniero ni subtenas Olimpikojn kaj bonvenigas diverslandajn sportistojn kaj amikojn."

Olimpikaj pomoj ankaŭ alportis bonaĵojn al kamparanoj. Laŭ konigo, prezo de olimpikaj pomoj estas multe pli alta ol tiu de aliaj pomoj. Cetere, alta planta normo de olimpikaj pomoj liveris spertojn kaj teknikan kaj administran bonan modelon al estonta disvolvo de lokaj ĝardenoj.

Nun, kamparano Liu Youming kaj liaj samokanoj multe klopodas por liveri plej freŝajn, belajn kaj sanajn pomojn al Pekinaj Olimpikoj. Li diris:

"Estas konate, ke ĉinoj estas gastamaj. Tial ni certe igos diverslandajn gastojn gustumi plej bonajn, sekurajn kaj mediprotektajn pomojn, ankaŭ faros kontribuon al Pekinaj Olimpikoj!"


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto