Vizitu Forumon

Guangxi-a yulin-a eksperimenta areo pri agrikultura kunlaboro inter du bordoj ĉe taiwan-a markolo

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:37

En Yulin, la urbo de Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono en la ĉina suda parto, ekzistas eksperimenta areo pri agrikultura kunlaboro inter la du bordoj ĉe la taiwan-a markolo. Ĝi fondiĝis antaŭ 2 jaroj kaj laŭgrade fariĝis nova platformo de investado de taiwan-aj komercistoj al agrikulturo en la ĉeftero, ĝi ne nur akcelis reciproke kompletigan disvolvon de taiwan-a kaj ĉeftera agrikulturo, sed ankaŭ estas modelo de agrikultura kunlaboro inter la du bordoj. Hodiaŭ ni gvidos vin viziti la eksperimentan areon.

En vasta kaj hela moderna porka stalo en yulin-a eksperimenta areo pri agrikultura kunlaboro inter la du bordoj, raportisto vidis pli ol cent taiwan-ajn porko-reproduktantojn Fuchang, ĵus transportitajn el Taiwan. Ili komforte vivas kaj tute konformas al la nova medio.

Laŭ konigo, taiwan-a porko-reproduktanto Fuchang estas monde fama pro alta genera proporcio kaj forta kontraŭmalsana kapablo. Enkonduko de ĉi tiaj porko-reproduktantoj el Taiwan estas unu el gravaj programoj de la eksperimenta areo. Taiwan-a kaj ĉeftera kompanioj kune investis 10 milionojn da usonaj dolaroj por plenumi la programon kaj oni konstruos esplor-evoluigan centron pri porko-reproduktantoj, disradiontan tra la suda parto de Ĉinio, eĉ tra diversaj landoj de la Asocio de Sudorientaziaj Landoj. Sinjoro Lu Xianwen, respondeculo de la ĉeftera flanko pri la programo, konigis, ke nun oni jam finis ebenigon de proksimume 25-hektara tero kaj konstruon de 13 modernaj porkaj staloj kaj iras la dua-perioda kaj tria-perioda prepara laboro.

"Enkonduko de taiwan-a porko-reproduktanto Fuchang povas redukti teknikan distancon inter guangxi-a porko-breda fako kaj taiwan-a porko-breda fako, kaj grande akceli porko-bredan nivelon de Yulin, eĉ de la tuta regiono Guangxi."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto