Vizitu Forumon

Guangxi-a yulin-a eksperimenta areo pri agrikultura kunlaboro inter du bordoj ĉe taiwan-a markolo

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:37

Sinjoro Yang Keng, respondeculo pri la programo de la taiwan-a flanko, esprimis, ke plenumo de la programo en yulin-a eksperimenta areo liveras grandan ŝancon al estonta disvolvo de la taiwan-a kompanio, estas "ambaŭflanka gajno" por porko-bredaj fakoj de Taiwan kaj la ĉeftero. Li diris:

"La fako de bredado de porko-reproduktantoj en Yulin estas tre evoluinta kaj ĉi tiu demonstra areo pri agrikultura kunlaboro starigis tre bonan kunlaboran platformon por taiwan-aj komercisoj en la flanko de agrikultura disvolvo. Mi esperas fari pli grandan kontribuon per ĉi tiu bazo estontece."

La glata funkciado de la programo nur estas miniaturo de la konstrua procezo de la eksperimenta areo. Kiel unu el ĉinaj 9 eksperimentaj areoj pri agrikultura kunlaboro inter la du bordoj, guangxi-a yulin-a eksperimenta areo fondiĝis en aprilo de la jaro 2006, ĝi celas ĉefe altiri taiwan-kapitalajn entreprenojn disvolvi popularigon de generaj teknikoj, profundan prilaboron de agrikulturaj produktoj kaj konstruon de demonstra bazo de normaligita produktado kaj liveri platformon al agrikultura kunlaboro inter la ĉeftero kaj Taiwan.

Laŭ konigo, nun jam pli ol 40 taiwan-aj entreprenoj kaj grupoj faris intertraktadon kaj esploron en la eksperimenta areo. Kaj pli ol 38 taiwan-kapitalaj entreprenoj faris investon kaj la sumo proksimiĝis al 2,4 miliardoj da juanoj. Nun, depende de la eksperimenta areo pri agrikultura kunlaboro inter la du bordoj, nombro da taiwan-aj novaj specoj kaj novaj teknikoj estas enkondukitaj en la urbon Yulin.

Antaŭ nelonge, taiwan-a taidong-gubernia agrikultura esplora grupo esploris la urbon Yulin. Estro de la grupo sinjoro Wu Junli faris altan takson al la eksperimenta areo. Li diris:

"Yulin havas grandan altiran forton. Klimato kaj temperaturo estas similaj al tiuj de Taiwan kaj materialoj kaj laborfortoj malmultekostaj. Ni konvinkiĝas, ke estontece en Guangxi niaj alt-sciencteknikaj agrikulturoj bone disvolviĝos. Yulin tre taŭgas al investo de ni, taiwan-aj komercistoj, ni kiel eble plej klopode komplemente disvolvos agrikulturon de la du bordoj kaj levos vivnivelon de popolanoj de la du bordoj."

La vigla evoluado de la eksperimenta areo ankaŭ alportis bonaĵojn al lokanoj. Per demonstrado kaj popularigado de bonsema genera tekniko, altiĝis produktokvanto kaj pliiĝis enspezo de kamparanoj, kaj iuj prilaboraj entreprenoj pri agrikulturaj kromproduktoj subskribis kun kamparanoj mendilojn kaj la problemo de malfacila vendado estas solvita. Cetere, la eksperimenta areo ankaŭ alportis raran intelektan riĉaĵon al loka agrikulturmoderniga disvolvo. Agrikultura teknikisto de Yulin sinjoro Gu Biao diris:

"subtileco de taiwan-aj agrikulturaj produktoj estas pli forta ol nia subtileco, pro la eksperimenta areo estas oportuna homa kaj teknika kontaktiĝo. Utiligante la plej bonan kondiĉon de la eksperimenta areo, ni enkondukas teknikajn talentulojn kaj specajn riĉfontojn, ili estas raraj riĉaĵoj."

Specialisto pri agrikulturo inter la du bordoj sinjoro Zhao Yuelong esprimis, ke antaŭ la premo de tutmondiga konkurenco, pli kaj pli da taiwan-aj agrikulturaj entreprenoj elektis serĉi novan disvolvan spacon en la ĉeftero, kies lingvo estas sama kaj agrikultura formo simila. Kaj instalo de eksperimenta areo pri agrikultura kunlaboro inter la du bordoj liveris al taiwan-aj komercistoj platformon por disvolvi en la ĉeftero kaj la efiko de ambaŭflanka gajno de dubordaj agrikulturoj estos espereble atingata.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto