|
|
||
Antaŭ 30 jaroj, la vorto "loĝistiko" estis nekonata en Shenzhen. Estro de loĝistika esplorejo sub Shenzhen-a Universitato Wang Jiang konigis:
"La tempo de 1978 ĝis 1994 estas la unuapaŝa tempo de disvolvo de shenzhen-a loĝistiko. Tiam ne ekzistis la vorto loĝistiko kaj la industrio estis titolita transporta administrado. La funkcio estas sola, transporto estis nur transporto, entenejigo nur konservado, eksterkomerco liveris servadon de dogana deklaro kaj ŝipa agentejo nur respondecis pri trovo de ŝipoj kaj mendado de kajuta sidloko."
Tiam, en la plan-ekonomia modelo, la shenzhen-a loĝistika industrio formis la situacion, ke "fervojaj policanoj administras proprajn regionojn." Ĝenerala direktoro de Ĉina Mara Transporta Agentejo, Shenzhen-Limigita Kompanio sinjoro He Jiewen citis ekzemplon:
"Ekzemple, por eksporti varojn, klientoj devis doni mendilon al nia agentejo, ni respondecis pri dogana deklaro kaj transporto. Atinginte celon, ŝipanoj vizitis kuracistojn, landlima ekzamena fako ekzamenis varojn en ŝipoj, tio estis aranĝita de alia agentejo."
Ĉi tiu administra modelo alportis grandan maloportunon al produktantoj kaj konsumantoj. Ĝenerale, por eksportado aŭ importado, varoj devis esti transigitaj de serio da fakoj kaj kompanioj, tio ege bremsis glatecon de vara cirkulado. Komence de la 90-aj jaroj de la lasta jaro ĝis 2000, la situacio ekŝanĝiĝis, eksteraj kaj privataj kapitaloj laŭgrade eniris en la shenzhen-an loĝistikan merkaton. Multaj transportaj kompanioj sinsekve faris reordigon kaj aperis loĝistiko, la tria flanko, kaj ĝi liveras servadon de pordo al pordo.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |