Vizitu Forumon

Loĝistika stato de Shenzhen

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:37

Loĝistika Limigita Kompanio Flysman ĝuste estas la privata loĝistika kompanio, liveranta ĉiudimensian aertransportan servadon. De tiam ĝi kreskas. Konstanta vicĝenerala direktoro de la kompanio sinjoro Lu Jianyi atribuis la rapidan disvolvon de la kompanio al pluapaŝa detaligo de loĝistika socia labordivido. Li diris:

"Antaŭe, aerkompanioj instalis servotablon en flughaveno, ne ekzistis nia rolo. Ilia servado ne povis kontentigi postulon, laŭ ekonomiko, tio estas malŝparo. Detaligo de labordivido povas garantii socian disvolvon. gravita punkto de flughaveno kaj aerkompanioj estas sekura flugado. Se ili faras vendon kaj terservadon, tio bezonos multan forton. Je la 18-a horo , laborantoj de aerkompanioj revenis de sia laboro. Sed ni ricevas mendilojn tage kaj rezervas varojn nokte. Socia labordivido estas pli detala, efiko pli alta kaj progreso pli granda."

Vidinte viglan loĝistikon en la merkata ekonomio, la shenzhen-a registaro decidis grave disvolvi ĝin. Estro de shenzhen-a loĝistika kaj aĉeta asocio sinjorino Zheng Yanling diris, ke de 1999, la registaro intencis meti loĝistikon kiel unu el subtenila industrio de Shenzhen. Ŝi diris:

"Post amaso da esploroj kaj varbo de opinioj, en 2002 la registaro publikigis politikan dokumenton kaj oficiale decidis rigardi loĝistikon kiel subtenilan industrion, tio estas granda ŝanĝo de shenzhen-a loĝistiko."

Shenzhen fariĝis la unua urbo, kiu difinis loĝistikon kiel subtenilan industrion, poste serio da politikoj kaj regularoj, ellaboritaj de Shenzhen, estas spertoj, referencigaj al aliaj urboj.

En 2007, kapacito de konteneroj de la shenzhen-a haveno superis 21 milionojn da normaj kestoj, stabile okupis la kvaran lokon de la mondo en sinsekvaj 5 jaroj, kaj varopoŝtkapacito de la shenzhen-a flughaveno estis 610 mil tunoj kaj eniris en la vicon de 50 potencoj de varotransportado en la mondo. Ankaŭ fervojo estis metita en tutlanda fervoja ĉefa kadro kaj fariĝis enlanda ĉefa artika stacio. En la flanko de haveno, Shenzhen posedas pli ol dek havenojn, la nombro estas plej multa en la lando.

Nun, shenzhen-a loĝistiko baze kontentigis modernan loĝistikan difinon, nome liveris integrigan loĝistikan provizĉenon, inkluzive de aĉeto, transporto, konservo kaj pakado, laŭ merkata postulo. Kaj livero de pli kompleta kaj pli detala ĉena servado estas la nova celo, al kiu multaj shenzhen-aj loĝistikaj kompanjoj strebas.

Laŭ statistiko, en 2007, kiel loĝistika kerna normo socia loĝistika totala kosto realigis 102,182 miliardojn da juanoj, okupis 15,10% de tuturba totala produktovaloro. La loĝistika industrio jam estas la dua granda subtenila industrio de Shenzhen. Sed, kompare kun la landoj, kies loĝistiko estas evoluinta, kiel Japanio kaj Singapuro, ankoraŭ ekzistas mankoj de shenzhen-a loĝistiko.

Wang Jiang, estro de loĝistika esplorejo pri shenzhen-a industrio, resumis:

"Pro tio, en la estontaj du jaroj, la shenzhen-a registaro investos 2,1 miliardojn da juanoj por konstrui alt-sciencteknikan ĉiudimensian retan informan platformon. Tiam, tutlandaj entreprenoj pri loĝistiko estos metataj en la platformon kaj ili ĝuos informojn kaj la platformo garantios iliajn sekretojn."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto