Vizitu Forumon

Rakonto pri elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj en Suzhou

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:05

Laŭ statistiko de ĉina koncerna flanko, en 2006 ĉina urbo Suzhou okupis la 5-an lokon en la vico de ĉinaj urboj pri ekonomia totala kvanto, eksterekonomio okupis antaŭan lokon, pli ol 5 mil entreprenoj kun kapitaloj el elmigrintaj ĉinoj okupis trionon de investo de eksteraj komercistoj. Hodiaŭ ni konigos al vi sinjoron Wang Zhenming, kiu sukcese kreis unuan inkubatorecan entreprenon, kaj sinjoron Sun Fulin, kiu establis hospitalon en Suzhou.

Wang Zhenming opiniis, ke sukceso de multaj homoj, kiuj lernis en aliaj landoj poste revenis hejmen, rilatas al rapida disvolvo de la ĉina ekonomio.

"Por multaj ĉinoj lernantaj en aliaj landoj, ŝtata fortiĝo kaj ekonomia evoluo liveras multajn komercajn ŝancojn kaj personajn sukcesigajn ŝancojn."

La korporacio de Wang Zhenming laboras pri esploro, ekspluato, produkto kaj vendo de instrumentoj kaj ekipaĵoj de optika, mekanika kaj elektronika integrigo. De la lastaj 7 jaroj de kreo, kreskas la korporacio per la rapideco de 50% ĝis 100%, nun neta kapitalo de la korporacio jam superis 70 milionojn da juanoj kaj produktoj tute estas vendataj eksterlanden. Wang Zhenming diris, ke li esperas, ke la mondo vidos pli da produktoj faritaj de Ĉinio. Li diris:

"En la internacia merkato, troviĝas ĉiutagaj necesaĵoj faritaj en Ĉinio, sed sur la biologia, kuraca kaj aliaj kampoj, Farita de Ĉinio anokraŭ estas malmulte videbla, tio estas relative granda ŝanco."

Naskiĝinta en la 60-aj jaroj de la lasta jarcento, Wang Zhenming opiniis, ke lia generacio plene travivis la procezon de reformado kaj malfermo, nun troviĝas en la ora periodo, nature devas porti pli da devoj al la lando. En usona urbo Dallas, li ĉiam faris organizan laboron de transmaraj elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj, nun ĉiujare li faras monkontribuon al sia patrinolernejo Suzhou-a Universitato por liveri fonduson de kreo de entrepreno al junuloj.

Laŭ sinjorino Gu Boming, estrino de suzhou-a oficejo pri aferoj de elmigrintaj ĉinoj, kiel Wang Zhenming, kiu marŝis el Ĉinio post reformado kaj malfermo, havas multajn malsamojn kun antaŭaj ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj. Ŝi diris:

"Kontaktiĝo kun novaj ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj estas tuja, la maniero inkluzivas poŝtelefonon, retpoŝton kaj MSN. Vidu, sur mia nomkarto ekzistas, ne nur retpoŝto, sed ankaŭ MSN kaj SKYPE. Tio celas taŭgi al bezono de novaj ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto