Vizitu Forumon

Rakonto pri elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj en Suzhou

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:05

Reveninte al la patrolando kaj farinte investon, ĉi tiuj novaj ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj kun nova pensado atentasne nur tradician fabrikan industrion. Gu Boming diris:

"La pasinteca investo estas malsam ol la nuna, nun oni investas en financa kaj serva flankoj."

Elmigrinta ĉino Sun Fulin elektis konstrui hospitalon Jiulong en Suzhou en 2003. Li, la filo de kamparano en suzhou-a loko Wujiang, revenis hejmen, uzis 650 milionojn da juanoj kaj liveris al hejmlokanoj komfortan hospitalon. Li diris:

"Por familia entrepreno, la sumo estas granda, sed vidinte, ke kvankam Suzhou estas evoluinta loko, tamen vizito de popolanoj al hospitalo ankoraŭ estas malfacila, mi, suzhou-ano, decidis konstrui la hospitalon."

Laŭ normo de hongkong-aj 10 plej bonaj hospitaloj, fondiĝis la hospitalo Jiulong, pago ofte malpli altas ol tiu de ŝtataj hospitaloj. Kun varmo Sun Fulin ne atendis, ke malmultaj homoj vizitas la hospitalon. Li petis helpon de estrino Gu Boming.  

"Ĵus fininte la konstruon de la hospitalo, li viglis. Poste li maltrankvilis ĉar malmultaj homoj vizitis la hospitalon. Li diris al mi, ke popolanoj ne scias la bonan kondiĉon de la hospitalo."

Pro tio, suzhou-a oficejo pri aferoj de elmigrintaj ĉinoj trovis lokajn amaskomunikilojn kaj diskonigis la hospitalon Jiulong.

Nun, ne nur suzhou-anoj, sed ankaŭ pacientoj de aliaj lokoj speciale venis al la hospitalo Jiulong. La hospitalo ankaŭ multfoje senpage faris operacion al pacientoj senmonaj.

Malmultaj homoj scias, ke Sun Fulin, la homo kun sukcesa afero, estis nur kamparano antaŭ la 80-aj jaroj de la lasta jarcento. En 1982, li prenis hotelon de sia patro en Hongkong kaj komencis lernon de la angla lingvo kaj guangdong-a dialekto. En 1994, li kreis grupon Jiulong, nun la fiksa kapitalo superis miliardon da juanoj.

Pli malmultaj homoj scias la elekton, al kiu antaŭ la reveno li alfrontis.

"Tiam mia patro jam transloĝiĝis al Kanado, li esperas, ke ankaŭ mi transloĝiĝos al Kanado, ĉar en 1997 Hongkong revenos. Sed mi decidis reveni al Ĉinio kaj fari investon."

Pri la kialo de reveno, la elmigrinta ĉino falis en rememoron.

"Mi diskutis kun mia patro, mi diris: vi vidu, nun Ĉinio dependas de nia generacio, vere de nia generacio."

Nun, Sun Fulin ne bezonas aŭskulti plu la anglan lingvon kaj guangdong-an dialekton, li kaj laboras kaj ĝuas suzhou-an dialekton. Li diris, ke li estas fiera pro sia elekto, ankaŭ feliĉa, ke li faris ĉi tian elekton.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto