Vizitu Forumon

Rakonto pri brito Simon J. MacKinon

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:09

Hodiaŭ ni konigos al vi briton Simon J. MacKinon, kiu vivas en ĉina plej granda komerca kaj industria urbo Ŝanhajo preskaŭ 20 jarojn, edziniĝis al ŝanhaja fraŭlino kaj estas vere "ŝanhaja bofilo". Pro lia kontribuo al Ŝanhajo, la ŝanhaja registaro donis multajn premiojn al li, antaŭ nelonge donis la titolon "ŝanhaja honora urbano". Nun bonvole aŭskultu rakonton pri Simon J. MacKinon.

Unuafoje vizitante Ĉinion, Simon J. MacKinon venis ne al Ŝanhajo, sed al Shenzhen. La jaro estas 1979. Apenaŭ li parolis pri tiama impreso, elglitis la angla vorto "ENERGY!"

"Energio, energio de homoj! Tio profunde impresis min! Ili konstruis altajn domegojn ĝuste ĉe fiŝlagetoj kaj anaslagetoj, laŭ ĉi tiu punkto oni sciis, ke tie troviĝas granda disvolva potenciala forto."

La jaro 1979 same estas la memorinda jaro por shenzhen-anoj. Ĝuste en la jaro, Ĉinio decidis establi ekonomian specialan regionon en Shenzhen, pro tio la sorto de Shenzhen fundamente ŝanĝiĝis. De la jaro, Shenzhen rapide ŝanĝiĝis kiel moderna urbo, sed antaŭe ĝi estis nur fiŝvilaĝo.

Tiam, Simon J. MacKinon aĝis nur 18 jarojn kaj malmulte konis Ĉinion, sed vidinte Shenzhen li forte interesiĝis pri Ĉinio.

"En la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, mi havis la senton, ke okazos ŝanĝiĝo en Ĉinio. Tiam, la ĉina registaro decidis privilegie disvolvi ekonomoin kaj ellaboris iujn novajn politikojn, liberigis kapablon kaj energion de la ĉina popolo. Ŝanĝiĝo nur estas la tempa problemo."

En 1985, fininte sian lernadon en universitato, Simon J. MacKinon tuj venis al Ĉinio.

Ĉifoje li elektis lernadon de la ĉina lingvo en Ŝanhajo. Li diris:

"Ŝanhajo ĉiam estas la ĉina komerca centro, tio estas la kialo de mia elekto. Cetere, laŭ la historia flanko mi havas profundan intereson pri Ŝanhajo en la 20-aj jaroj de la lasta jarcento."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto