Vizitu Forumon

Rakonto pri brito Simon J. MacKinon

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:09

En la 20-aj kaj 30-aj jaroj de la lasta jarcento, Ŝanhajo estis ne nur centro de ĉinaj industrio kaj komerco, sed ankaŭ azia centro de ekonomio kaj kulturo. Ĝi estis titolita "Orienta Parizo". Tiam praavo de Simon J. MacKinon administris korporacion pri naviga transporto en Ŝanhajo, tial en sia infaneco, Simon J. MacKinon ĝuste aŭskultis la rakontojn pri Ŝanhajo. Li ĉiam havis apartan senton al Ŝanhajo kaj esperis veni al Ŝanhajo. Veninte al Ŝanhajo, Simon J. MacKinon trovis, ke Ŝanhajo grande diferencas de lia imago. Li diris:

"En la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, Ŝanhajo estis tre malsama loko. Mi ankoraŭ klare memoras, ke tiam en Ŝanhajo oni uzis bileton por aĉeti manĝaĵojn, kaj niaj fremdlandanoj uzis paperon de fremda valuto por aĉeto. Ĝis nun, mi konservas tiamajn paperojn de fremda valuto."

Ĉi tiuj paperoj de fremda valuto, priparolitaj de Simon J. MacKinon, ne estas la vera mono, sed aĉeta atestilo, kiu havas egalan valoron kun renminbi. Komence de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, la ĉina provizado de produktoj ankoraŭ estis malsufiĉa, oni plenumis provizan sistemon pri multaj produktoj, oni devis uzi biletojn, donitajn de la registaro, por manĝaĵo. La ĉina registaro ankaŭ rajtigis Ĉinan Bankon emisii paperojn de fremda valuto, postulis, ke fremdlandaj turistoj, ĉindevenuloj, hongkong-anoj kaj aomen-anoj uzu fremdlandajn monojn interŝanĝi la paperojn por konsumo en hoteloj kaj difinitaj magazenoj. Simon J. MacKinon memoris la travivaĵon ĝis nun. Li diris:

"Pasis nur 20 jaroj, nun Ĉinio estas la lando kun plej multa fremdvaluta rezervo en la mondo, tio estas surpriza rakonto."

En la lastaj 20 jaroj, ankaŭ okazis surpriza rakonto pri Simon J. MacKinon. Kiel siaj prauloj, li kreis sian propran aferon en Ŝanhajo.

Reveninte al Ŝanhajo en 1985, Simon J. MacKinon lernis la ĉinan lingvon en 3 jaroj, poste instruis la anglan lingvon en ŝanhaja eksterkomerca instituto. Dume, li edziniĝis al ŝanhaja fraŭlino, fariĝis ŝanhaja bofilo kaj oficiale establis familion en Ŝanhajo. Instruinte la anglan lingvon en kelkaj jaroj, Simon J. MacKinon daŭrigis klanan tradicion kaj eniris en britan entreprenon pri naviga transporto. Pro ŝanĝiĝo de laboro, li forlasis Ĉinion kaj laboris en aliaj landoj, sed en 1995 li revenis al Ŝanhajo, servis kiel ĝenerala direktoro de la ĉina regiono sub brita transporta korporacio P&O, kaj de tiam ne forlasis Ĉinion. En sia servado, li aktive akcelis ŝanhajan internacian interfluon, la ŝanhaja registaro donis premion al li. En 2000, Simon J. MacKinon forlasis la britan korporacion kaj ekservis kiel ĝenerala direktoro de la ĉina regiono sub usona korporacio Corning.

"Kial mi aliĝis al Corning? Ĉar mi trovis eniran punkton, Corning havas progresintan teknikon, tio ĝuste estas la bezono de Ĉinio. En 2000 Ĉinio komencis establi telekomunikan reton, tiam la registaro aĉetis optikajn fibrojn de Corning."

Negoco de Corning tuŝas la kampojn de telekomuniko, mediscienco kaj vivscienco. Simon J. MacKinon opiniis, ke ĉinaj rapide disvolviĝantaj merkatoj de telekomuniko, elektronika konsumo kaj aŭto povas liveri al Corning vastan evoluigan spacon. Kiam Simon J. MacKinon aliĝis al Corning, la korporacio havis nur unu kunkapitalan fabrikon kaj 140 laborantojn en Ĉinio, la investa skalo estis nur 10 milionoj da usonaj dolaroj. Aliĝinte al Corning, li sperte tenis ondon en la procezo de ĉina ekonomia disvolvo, kaj gvidate de li, Corning senĉese disvolviĝis. Nun en Ĉinio, Corning havas 8 entreprenojn, 3 mil laborantojn, investa skalo superas 3 miliardojn da usonaj dolaroj kaj en la lasta jaro venda sumo de la ĉina regiono proksimiĝis al 200 milionoj da usonaj dolaroj.

Nun, Simon J. MacKinon plenas de fido pri perspektivo de Corning kaj si mem en Ŝanhajo. Li diris:

"Ŝanhajo tenos plu sian centran statuson sur ĉina serva kampo."

Ĉinio klopodas por konstrui Ŝanhajon kiel centron de internacia ekonomio, komerco, financo kaj navigado, kaj por ke en 2020 Ŝanhajo fariĝu modernigita internacia urbo. Simon J. MacKinon diris, ke li kaj multaj fremdaj komercistoj havas fidon pri la perspektivo de Ŝanhajo.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto