|
|
||
"Mi sentas, ke Qinghai estas la loko, kie diversnaciecaj kulturoj reciproke kunfandiĝis. Ĉi tie loĝas han-nacieco, zang-nacieco, hui-nacieco, mongola nacieco kaj aliaj naciecoj, ili kunekzistas, havas proprajn apartajn kulturojn, lingvojn, artojn kaj festojn, mi tre interesiĝas pri tio. Kaj ĉi tia miksa naciminoritata kulturo altiris min kaj estas inde esplorata."
Vivinte en Qinghai kelkan tempon, Bauwer Braun havas pli intuan kaj pli profundan konon pri Qinghai. Li trovis, ke Qinghai estas unu el ĉinaj 5 grandaj paŝtejoj, havas multajn krudajn animalojn kaj plantojn kaj precipe abundas je gruntbovoj. Gruntbovoj estis titolitaj "neĝareaj ŝipoj", ili vivas sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kun la alteco je 4 mil kilometroj. Ili manĝas senpoluciajn kaj naturajn herbojn kaj povas ĝui rarajn plantojn de la altebenaĵo. La aparta vivmedio kaj manĝa trajto naskis apartan laktan kvaliton de gruntbovoj, kaj neniel ordinara laktobovino posedas ĉi tian nutran ingrediencon. Sciinte tion, Bauwer Braun naskis kuraĝan penson, li volas konstrui fromaĝan fabrikon, utiligi lokajn abundajn riĉfontojn de bredado kaj paŝtado kaj produkti fromaĝon faritan el lakto de gruntbovoj.
Bauwer Braun diris, ke en la konstruo de la fabriko, li renkontis multajn malfacilojn, sed lokanoj tre varme helpis lin.
"Komence, mi renkontis multajn malfacilojn, sed lokanoj bonkore liveris helpon al mi kaj sciigis al mi, kiel fari veran fromaĝon. Nun mi kaj miaj laborantoj lernas pli bonan metodon fari fromaĝon. Mi esperas, ke en la venonta jaro ni povos produkti novajn fromaĝajn specojn."
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |