Vizitu Forumon

Germanaj geedzoj Braun entreprenas negocon en Qinghai

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:09

En la fino de 2006, helpate de diversaj flankoj, Bauwer Braun fondis fromaĝan fabrikon en la gubernio Zeku en la orienta regiono de Qinghai. Bauwer Braun diris, ke li kaj aliaj homoj kune investis la fabrikon, kiu nun havas pli ol cent laborantojn, li kune kun la laborantoj esploras kaj provas fari diversajn novajn fromaĝojn, li konvinkiĝas, ke lia negoco estos pli kaj pli varma.

En marto de 2007, Bauwer Braun venigis siajn edzinon kaj du infanojn al Qinghai, ili pretas kunvivi en Qinghai. Komence, lia edzino Jannifer Braun malkutimis al vivo en altebenaĵo, Ŝi ne povis kompreni, kial ŝia edzo forlasis enlandan komfortan vivon kaj elektis ĉi tiun lokon. Sed nun, Jannifer Braun jam komprenis la decidon de ŝia edzo kaj amas Qinghai. Ŝi diris:

"Komence, mia kapo doloris ĉiutage. Ĉi tie estas altebenaĵo, la suno relative brilas. Nun mi jam kutimas. Qinghai estas relative tradicia kaj homoj amikaj. Ĉi tie, zang-nacieco, islamo, han-nacieco kaj aliaj naciecoj kunvivas, mi sentis, ke tio estas interesa kaj aliaj lokoj ne havas ĉi tiun staton. Ankaŭ vetero estas bona, sen polucio, oni povas ofte grimpi."

Jannifer Braun povas uzi la ĉinan lingvon interflui kun raportisto. Ŝi diris, ke antaŭ kelkaj monatoj, ŝi eklernis la ĉinan lingvon, celas pli bone interflui kun lokanoj. Nun, sen la bremso de lingvo, ŝi konis multajn bonkorajn kaj simplajn qinghai-ajn amikojn. En libera tempo, ŝi gastas ĉe iliaj hejmoj. Ŝi diris:

"Semajnfine, ni vizitas amikojn kaj iliajn gepatrojn, loĝas en iliaj hejmoj kaj vidas, kiel ili vivas. Nun mia filo 6 jariĝas, li ludas kun lokanoj."

La familio de Bauwer Braun jam bone kunfandiĝis en la loka vivo. Liaj du infanoj lernas en lokaj lernejoj, kunvivas, lernas kaj ludas kun ĉinaj knaboj. Iutempe, la geedzoj portas la infanojn fari vojaĝon, ĝui qinghai-ajn vidindaĵojn kaj sperti qingha-ajn riĉajn naciecajn kulturojn.

En Qinghai, la familio de Bauwer Braun konigis fremdajn amikojn, ekzemple usonan lernanton Joshua Lotz. En la lastaj 5 jaroj, Joshua Lotz, studanta biomedicinon, utiligis lernejan libertempon, venis al Qinghai kaj ĉi tie esploris tradician zang-medikamenton. En la lastaj 5 jaroj, li sentis magion kaj vastecon de zang-medikamento, ankaŭ persone spertis ŝanĝiĝon de Qinghai. Li diris:

"En la lastaj 5 jaroj, ŝanĝiĝis Qinghai kaj ege multiĝis urbaj konstruaĵoj. Qinghai ankaŭ havas reton kaj fadenan televidilo, ĉi tie vi povas vidi aferojn, kiujn vi ofte vidas en grandaj urboj de la mondo, kiel restoracioj pri okcidentaj manĝaĵoj, tie vi povas gustumi veran bongustan kafon. Sed antaŭ 5 jaroj, vi ne povis gustumi ĝin."

Nun, pli kaj pli da fremdlandanoj venis al Qinghai por turismo, komerco aŭ lernado. Kiel geedzoj Braun kaj Joshua Lotz, ili laŭgrade konis Qinghai, kaj iuj finfine amas ĉi tiun lokon kaj komencis sian novan vivon ĉi tie. Kial Qinghai altiris tiel multajn fremdajn amikojn? Pri tio, sinjoro Quan Sheng'ao el centro de internacia eduka interfluo de qinghai-a nacieca akademio diris:

"En granda flanko, la okcidenta ekspluato, precipe qinghai-a ekspluato kaj disvolvo relative altiras fremdlandanojn. Due, Qinghai havas propran apartan kulturon. Historie Qinghai estas la loko, kie diversaj naciecoj reciproke kunfandiĝis kaj disvolviĝis kaj kulturoj de multaj naciecoj disvolviĝis ĉi tie. Fremdlandanoj volas kompreni kulturojn de naciminoritatoj en Qinghai."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto