Vizitu Forumon

Malajzia komercisto Woo Choon Kit

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:09

Eble ĉar sia patrino estas ĉindevenulo, 43-jaraĝa malajzia komercisto Woo Choon Kit ŝatas la ĉinan lingvon ekde la infaneco kaj ĉiam parolas kun sia patrino en la ĉina lingvo. Vizito al Ĉinio ĉiam estas lia sonĝo. Sed li neniam imagis, ke fininte sian lernadon en universitato, li intime rilatas al Ĉinio.

En 1987, Woo Choon Kit finis sian lernadon en normala kolegio, tiam li aĝis je 23 jaroj. Ĝuste tiam, li venis al Ĉinio. En la lastaj 20 jaroj, li sinsekve laboris en Tianjin, Hongkong, Changchun kaj aliaj ĉinaj urboj.

"Same flavhaŭta mi sentis min tre bone en Ĉinio kaj facile fandiĝis en la socion."

Komence Woo Choon Kit laboris en Tianjin kaj li laboris tie 17 jarojn. Pri Tianjin, Woo Choon Kit multe parolis, pri la klimato, pri la fama tianjin-a manĝaĵo "baŭzio Goubuli", pri neforgeseblaj amikoj kaj pri registaraj laborantoj, kiuj helpis lin solvi multajn malfacilojn, ĉio estas profunde gravurita en lia cerbo. En 2005, Woo Choon Kit veturis el Tianjin al Hongkong kaj laboris tie unu jaron, tiam li ne volis disiĝi el Tianjin, ĝis nun li ankoraŭ memoras la rapidan evoluadon de Tianjin. Li diris:

"Kiam mi foriris, Tianjin troviĝis en la periodo de altrapida disvolvo. En Tianjin, mi amikiĝis kun multaj homoj, vivo tie estas multkolora."

En 2006, per flua ĉina lingvo kaj multjara sperto en la elektronika fako, Woo Choon Kit estis sendita de la grupo SMT al Changchun, la urbo de la ĉina nordorienta provinco Jilin kaj servis kiel ĝenerala direktoro de la suba limigita korporacio en Changchun. Veninte al Changchun, Woo Choon Kit tuj estis altirita de senĝeneco kaj libereco de la homoj ĉi tie, la loka opero "Er'renzhuan" kaj varma vino. Parolante pri sia mastro, laboranto de la korporacio sinjoro Lin Yi diris:

"Li, fariĝos nordorientano, kaj estas duona nordorientano. Li ofte invitas nin al sia hejmo por kune drinki, li ankaŭ ŝatas nian lokan operon 'Er'renzhuan.'"

La grupo SMT estas la entrepreno pri produktado de elektronikaj partoj. Ĝi havas negocon ne nur en Hongkong, sed ankaŭ en aliaj multaj lokoj de la mondo, ĝi ĉiam estas la produktisto de ekzaktaj partoj de entreprenoj kun monde famaj elektronikaj markoj, kiel Siemens, Sony kaj LG. Kiel la ĉina malnova industria bazo, la nordoriento havas amason da grandaj ŝtataj entreprenoj kaj la urbo Changchun estas la lulilo de la ĉina aŭta industrio. Woo Choon Kit diris, ke ĝuste pro tio, la grupo SMT sendis homojn al Changchun por esploro kaj en 2005 komencis kunlaboron kun ĉina informadika kaj teknika akcia limigita korporacio Qiming kaj establis en Changchun fabrikon pri elektronikaj aparatoj por aŭtoj.

"En 2000 nia grupo SMT ekfaris esploron al la nordorienta regiono, kun espero utiligi bazon kaj superecon de Changchun pri aŭta industrio, enkonduki kapitalon, teknikon kaj administron kaj establi fabrikon pri aŭta elektronikaparato."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto