Vizitu Forumon

Malajzia komercisto Woo Choon Kit

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:09

En 2005, la grupo SMT kunlaboris kun ĉina informadika kaj teknika akcia limigita korporacio Qiming kaj fondis modernan changchun-an limigitan korporacion de la grupo SMT. La ĉina kunlaboranto korporacio Qiming liveras teknikon kaj SMT portas tutan kapitalon. Woo Choon Kit diris, ke SMT havas sufiĉan kialon pri elekto de la korporacio Qiming. Li diris:

"La supereco de la korporacio Qiming fontas en softvara ekspluato, ĝi havas multajn kreivajn konceptojn kaj multajn talentulojn, ĝia potenciala forto estas granda. Kaj nia supereco estas flikrimedo, pakumo kaj munto. Nia kunlaboro estas ligo inter potencoj."

De la fondiĝo en 2000 ĝis nun, en la lastaj preskaŭ 7 jaroj, la korporacio Qiming rapide disvolviĝis per evoluigo de sendependa intelekta-proprieta softvaro pri aŭtaj produktado kaj administro kaj pri aŭta elektronika rego kaj instalis vastan kunlaboron kun internaciaj aŭtaj potencoj. Vicĝenerala direktoro de la korporacio sinjoro Qu Jun diris, ke kunlaboro kun la grupo SMT igis la korporacion Qiming stari en la pli alta disvolva platformo. Li diris:

"SMT havas multajn progresintajn produktajn kaj administrajn spertojn. En kunlaboro, ni povas lerni multajn aferojn en la produkta flanko. Per ni, SMT eniris en la aŭtan industrion, kaj por ni, ni metis bazon al estonta disvolvo."

Woo Choon Kit diris, ke fido pri fondo de ĉi tia grandskala korporacio en la nordorienta regiono fontas en rapida disvolvo de la ĉina informadika industrio. Kaj pro li, laboranta multjarojn sur la kampo de elektronika industrio, pro evoluado de ĉina informadika industrio kaj subteno de la ĉina registaro al disvolvo de la informadika industrio, li havas bonan esperon al la estonta disvolva perspektivo de la ĉina informadika industrio. Li diris:

"Ĉina disvolvo marŝas al alt-sciencteknikigo, kaj forto estos pli kaj pli granda, en la fako elektronika, ni profunde sentas subtenon kaj atenton de la informadikaj fakoj."

Woo Choon Kit diris, ke la korporacio Qiming estas la unua kunlabora partnero de la grupo SMT en la nordorienta regiono, per esploro al nordorienta merkato, ili ankaŭ trovis, ke multaj entreprenoj en la nordorienta malnova bazo havas bonan teknikan kaj talentulan bazon, posedas la kapablon de esploro kaj ekspluato de pintaj teknikoj, sekve de pluapaŝa plenumo de la politiko de la ĉina registaro pri prosperigo de nordorienta malnova industria bazo, pli kaj pli da entreprenoj tie atentos scienc-teknikan kreon kaj trovos disvolvan novan vojon. En la estonteco, kunlaboraj partneroj de la grupo SMT en la nordoriento estos pli kaj pli multaj.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto