|
|
||
Por malajziano Kamal Sanusi, la 21-a de majo de 2007 estas memorinda tago. Hotelo Sheraton-Guihang oficiale ekfunkciis en Guiyang, la ĉefurbo de la provinco Guizhou, sekve de tio lia unua laboro en Ĉinio eniris en ĝustan trakon. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni konigos al vi rakonton pri Kamal Sanusi.
Nun usona korporacio Sheraton posedas 34 pintajn luksajn hotelojn en Ĉinio. Post esploro, la korporacio Sheraton decidis, ke Kamal Sanusi servu kiel administra vicĝenerala direktoro kaj direktoro pri ĉambroj de la hotelo Sheraton-Guihang en Guiyang. Veninte al Guiyang, sinjoro Kamal Sanusi ŝatas la urbon plenan de ekzotaj vidindaĵoj. Li diris:
"Mi tre ŝatas Guizhou, precipe la urbon Guiyang. Veninte ĉi tien mi ŝatas la atmosferon de la urbo Guiyang, multaj homoj okupiĝas en la urbo. Nokto ĉi tie estas bela, ankaŭ manĝaĵoj riĉaj, precipe vespere oni povas manĝi multajn trajtajn manĝaĵojn."
La ĉina provinco Guizhou estas montara provinco kaj loko de miloj da akvofaloj. Originala ekologio kaj naturmedio kaj nacieca kulturo estas la kialo, ke Kamal Sanusi ŝatas ĉi tiun provincon. Komence, Kamal Sanusi urĝe vizitis diversajn vidindaĵojn.
"Mi venis al akvofalo Huangguoshu, flosis en la rivero Shanmu en la sudoriento de la provinco, ankaŭ vizitis multajn miao-naciecajn kaj dong-naciecajn vilaĝojn. Mi jam tre konis Guiyang, vespere se libere mi ŝatas promeni en stratoj, ŝatas ankaŭ vojaĝi al najbaraj interesaj lokoj de Guiyang. Mi tre ŝatas Guiyang."
Guiyang, la ĉefurbo de la provinco Guizhou, havas la faman nomon de "arbara urbo kaj somerumejo". Kamal Sanusi sentis ne nur tion.
"En Guizhou, vivas miao-nacieco, dong-nacieco kaj aliaj multaj naciminoritatoj. Laŭ mi, la loko estas juna kaj plena de viveco, koloraj naciecoj alportis multan vivecon al Guizhou, ni povas senti diversajn naciecajn kulturojn el ili kaj lerni malsamajn aferojn. Cetere, manĝaĵa kulturo de naciminoritatoj estas tre interesa. Ni konigos Guizhou al miaj amikoj kaj kune sentos misterajn kaj kolorajn kulturojn."
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |