Vizitu Forumon

Rakonto pri sinjoro Kamal Sanusi

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:09

Loĝantaro de naciminoritatoj okupas pli ol trionon de la loĝantaro de Guizhou. Ĉi tie, diversnaciecaj homoj harmonie kunekzistas kaj montras simplan kaj bonkoran karakteron. Pro tio Kamal Sanusi sentis, ke Guizhou plenas de densa homeco.

"Guizhou-anoj profunde impresis min, mi tre ŝatas ilin! Kiam mi bezonas helpon, multaj homoj liveras helpon al mi, eĉ malgraŭ sia granda okupiteco, ili helpos min fininte sian aferon. En mia hejmloko, multaj homoj sentis, ke la ĉina lingvo estas malfacila, kaj homoj okupiĝas, ne havas tempon por helpi alian homon. Sed ĉi tie multaj homoj helpas min lerni la ĉinan lingvon kaj kutimiĝi al manĝaĵa kulturo. Guizhou-anoj estas varmaj kaj amikaj, Guizhou estas la loko plena de homeco."

La hotelo Sheraton-Guihang troviĝas en plej prospera komercejo centre de Guiyang, necesas nur 5 minutoj por atingi trajnan stacion. La hotelo distancas de flughaveno nur je 13 kilometroj kaj necesas nur 15 minutoj. Kamal Sanusi diris, ke por akiri pli grandan disvolvon, la hotelo devas posedi trajtojn de Guiyang.

"Kiel la unua internacia hotelo enirinte en Guizhou, la hotelo Sheraton-Guihang devas posedi lokajn trajtojn. Ni liveros novan servan koncepton kaj kreos nian markon."

En la lastaj jaroj, la provinco Guizhou forte konstruis la figuran markon de "kolora Guizhou". En 2006, Guizhou akceptis turistojn enlandajn kaj fremdlandajn je pli ol 47 milionoj da homfojoj, la turisma enspezo atingis 38,7 miliardojn da juanoj. Tio sendube estas bona informo por Kamal Sanusi.

"Ĉi tio estas bona informo por Guizhou, Guiyang kaj Sheraton. Multaj homoj vojaĝis ĉi tien, tio estas bona ŝanco al Guizhou. Sed kiel oni tenu la ŝancon por disvolvi Guizhou, tio estas pripensenda problemo."

Sekve de la turisma disvolvo, stela turisma hotelo de Guizhou pasis 16-jaran procezon. Guizhou estas la ĉina okcidenta malevoluinta regiono, Guizhou, nun por Kamal Sanusi, tio ankoraŭ estas malfacila problemo, ke oni garantiu loĝan proporcion de gastoj.

"Pro prezo, nun la loĝa proporcio de la hotelo ankoraŭ estas defio. Guizhou-anoj donis grandan inspiron al nia hotelo kaj ankaŭ multaj lokaj komercistoj kaj registaraj fakoj subtenis nin."

Kvankam ekzistas malfaciloj, tamen por estonta disvolvo de la hotelo, Kamal Sanusi plenas de fido.

"Antaŭe, Guizhou impresis homojn per malriĉeco, sed de malfermo, pli kaj pli da talentuloj venis al Guizhou, eĉ multaj fremdlandaj komercistoj serĉis komercajn ŝancojn ĉi tie. Tiam mi venis kaj trovis, ke Guizhou rapide disvolviĝas. Mi sentas, ke Guizhou tenos rapidan evoluadon en longa tempo."

Laŭ antaŭkalkulo de ĉina turisma buroo, en 2015 la ĉina turisma merkato bonvenigos altan tajdon. La provinco Guizhou havas abundajn turismajn riĉfontojn, amuzo fariĝos turisma temo de Guizhou. Do, ĉu la korporacio Sheraton instalos ĉenan hotelon en aliaj lokoj aŭ feriaj vilaĝoj en Guizhou?

"Nun mi ne certas, ĉu la grupo instalos hotelojn en aliaj lokoj de Guizhou. Nun la grupo faras esploron en Pekino, Ŝanhajo kaj aliaj urboj. Eble aliaj markaj hoteloj sub nia grupo, kiel Westin, Four Points kaj Ammon, instalos ĉenan hotelon."

Nun, Kamal Sanusi jam laboris en Guiyang kelkajn monatojn. Laŭ Kamal Sanusi, Guizhou estas loko ne nur plena de homeco, sed ankaŭ taŭga por loĝado. Se vi demandos lin, kiel bona Guizhou ĝisfunde estas, li sincere sciigos al vi en la ĉina lingvo:

"Guizhou estas bela! Vetero bona kaj guizhou-anoj bonkoraj!"


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto