Vizitu Forumon

Japana entreprenisto Sekiya Fumitada, kiu volas emeritiĝi en Pekino

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:09

En pekina ekonomia kaj teknika ekspluatejo, kolektiĝis amaso da monde famaj entreprenoj, hodiaŭ ni konigos al vi japanan limigitan korporacion (Ĉinion) SMC, kiu produktas kaj vendas pneŭmatajn maŝinpartojn, kaj sinjoro Sekiya Fumitada, vicĝenerala direktoro de la korporacio parolos pri sia sento rilate al dekjara administrado de la korporacio en Pekino. Karaj aŭskultantoj, bonvole aŭskultu!

Por intervjuo, sinjoro Sekiya Fumitada frue venis al la korporacio kaj atendis raportiston. Li, kun la hararo griza kaj orda, portas flavan bluzon kaj havas 4 diverskolorajn globkrajonojn orde kroĉitajn en sia poŝo. Li impresis homojn per diligenteco. Parolante pri Pekino, li diris, ke ĉio en Pekino estas "rapida".

"Tre rapide ŝanĝiĝis Pekino en la lastaj 5 jaroj, mi tre interesiĝas pri la rapida ŝanĝiĝo, ĉiufoje elirinte mi havas novan trovon."

La limigita korporacio SMC (Ĉinio) fondiĝis en 1994, ĝi estas la solkapitala korporacio de japana kompanio SMC. En 1996, Sekiya Fumitada venis al Ĉinio de la ĉefstabejo en Japanio kaj eklaboris pri administrado. Dank' al komuna klopodado de Sekiya Fumitada kaj laborantoj, post 10 jaroj nun la limigita korporacio SMC (Ĉinio) jam estas transmara plej granda bazo de produktado, eksportado kaj prilaborado de pneŭmataj maŝinpartoj de la kompanio SMC, la korporacio ankaŭ estis taksita de la pekina registaro kiel progresinta teknika entrepreno, investita de ekstera komercisto, kaj multfoje akiris premion pri pekina internacia ekonomia kaj komerca kunlaboro, donita de la pekina registaro. Kiel vicĝenerala direktoro de la korporacio, Sekiya Fumitada diris, ke la decido de la kompanio SMC pri investo en Pekino estas "senintenca". Tiam, administristoj havis dubon pri investo en Pekino, sed bona disvolvo de la korporacio atestis, ke tio estas tre saĝa kaj ĝusta elekto. Li diris:

"Komence, la kompanio nur volis establi fabrikon en Ĉinio, sed nun jam multaj fiksaj produktoj estas produktataj en Ĉinio. Produktoj estas liverataj ne nur al Japanio, sed ankaŭ al transmaraj aliaj korporacioj. Laŭ kelka signifo, la korporacio SMC (Ĉinio) jam estas la grava produkta bazo."

Nun, la korporacio jam fondis la unuan kaj la duan fabrikojn en la pekina ekonomia kaj teknika ekspluatejo. Antaŭ nelonge en pekina eksporta prilaborejo en Tianzhu la korporacio aĉetis teron por la tria fabriko. Sekiya Fumitada diris, ke pro pekina bona investa medio, la kompanio SMC instalis filion en Pekino. Li diris:

"Unue, en la flanko de uzado de tero Pekino havas tre bonan favoron al eksterkapitalaj entreprenoj. Due, peto en diversaj flankoj povas akiri konon de la registaro. Trie, en la flanko de eksport-importa negoco, la registaro liveras multajn favorajn politikojn."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto