Vizitu Forumon

Japana entreprenisto Sekiya Fumitada, kiu volas emeritiĝi en Pekino

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:09

Nun, la pekina ekonomia kaj komerca ekspluatejo jam fariĝis la loko kolektanta translandajn korporaciojn. Ĝis la fino de septembro de 2007, pli ol 2 200 entreprenoj instalis sin en la korporacio kaj ilia totala investo proksimiĝis al 16 miliardoj da usonaj dolaroj. Sekiya Fumitada diris, ke multaj eksterkapitalaj entreprenoj volas investi en Pekino, sed enira sojlo estas pli kaj pli alta, tio flanke montras ŝanĝiĝon de ĉina politiko pri utiligo de eksteraj kapitaloj, nome antaŭe Ĉinio atentis utiligon de eksteraj kapitaloj por plenigi mankon de kapitaloj, nun Ĉinio pli multe atentas utiligon de eksteraj kapitaloj por akceli eskaladon de ĉinaj industrioj. Pri tio, vicestro de pekina disvolva kaj reformada komitato sinjoro Wang Haiping diris, ke enkonduko de pint-teknikaj industrioj, akcelo de disvolvo de ĉinaj entreprenoj kaj altigo de la kapablo de sendependaj ekspluato kaj esploro kaj la administra kapablo estas la nuna kaj estonta industria politiko de Pekino. Li konkretigis la ŝanĝiĝon per "piedfrapo de pilko" .

"Kiel en piedpilko, vi piedfrapas kun vi mem, via nivelo ĉiam ne altiĝos. Nur per piedfrapo kun potenca teamo, via nivelo povos esti pli kaj pli alta. Pekino jam estas la unua elektata loko de investo. En ĉi tiu stato, kiam ni enkondukas eksterajn kapitalojn, ni unue enkondukas pintan industrion, nome ĝia teknika enhavo kaj investa kvanto estas granda, konsumo de riĉfontoj estas malalta, ellaso de polucio devas atingi normon, ankaŭ okupo de tero devas atingi normon. Cetere, ni enkondukas servadon konforman al la ĉefurba disvolvo."

Kiel administristo de eksterkapitala entrepreno, Sekiya Fumitada tre laŭdis la streban celon pri konstruo de riĉfontoŝpara kaj mediamika socio, elmetitan de la ĉina registaro. Li opiniis, ke ankaŭ tio konformas al profito de entreprenoj.

"La koncepto pri scienceca disvolvo elmetis problemojn pri medio. La media problemo ne nur estas la ĉina problemo, sed ankaŭ la problemo atentata de la mondo. Ni fondis fabrikojn en Ĉinio, certe influis la ĉinan medion, tial mi esperas, ke en ĉiutaga produktado kaj vivo, ni povos kunlabori kun Ĉinio por plibonigi la medion. Cetere en la flanko de energio, ni kiel eble plej forte produktas energiŝparajn produktojn."

En la lastaj pli ol dek jaroj, Sekiya Fumitada amikiĝis kun multaj ĉinoj. Li diris, ke la labora travivo en Ĉinio riĉigis lian vivon. Se li laborus en la ĉefstabejo en Japanio, probable ĉiutaga laboro kaj vivo estus samaj, sed en Ĉinio, ĉiutage okazas nova afero. Sekiya Fumitada esperas doni siajn spertojn al ĉinaj junuloj. Li diris:

"Mi jam laboris pli ol 37 jarojn en Japanio kaj akumulis iujn spertojn kaj sciojn. En la estonteco, mi esperas doni ĉi tiujn spertojn kaj sciojn al ĉinaj junuloj por helpi ilin."

Sekiya Fumitada diris, ke ĉina profunda historia kulturo altiras lin. Li vizitos ĉinajn vidindaĵojn post sia emeritiĝo.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto