Vizitu Forumon

Ĝenerala direktoro de investa korporacio de SK (Ĉinio) sinjoro Park Shin Ho

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:09

Sinjoro Park Shin Ho jam laboras kaj vivas en Shenyang 8 jarojn. De 1999 ĝis 2002, kiel laboranto de energikorporacio SK, li laboris en Shenyang. En 2005, Korporacio Sknetworks fondis investan korporacion, Ĉinio, li ĉiuflanke respondecis pri investaj negocoj de SK en Ĉinio. Nun, li laboras en Shenyang kaj servas kiel ĝenerala direktoro de la limigita investa korporacio SK (Ĉinio).

SK estas granda translanda entrepreno kun energio, interkomuniko kaj loĝistiko, en 2007 ĝi okupis la 98-an lokon de la vico pri mondaj 500 potencoj. Nun sinjoro Park Shin Ho laboras en la korporacio Sknetworks sub SK kaj ĉiuflanke respondecas pri investa negoco en Ĉinio. Parolante pri sia impreso en Ĉinio, li diris:

"Ĉina rapida disvolvo profunde impresis min! Antaŭ 8 jaroj, media polucio en la urboj Shenyang kaj Changchun estis tre serioza, sed lokaj kaj la centra registaroj tre atentas median protektadon, tial medio de Shenyang kaj Changchun jam multe pliboniĝis."

Park Shin Ho diris, ke kvankam frue SK havis komercan kontaktiĝon kun Ĉinio kaj ludis grandan rolon en la procezo de establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Korea Respubliko, tamen vera investo en Ĉinio komenciĝis post fondo de la investa limigita korporacio Sknetworks (Ĉinio). Li diris:

"En 2005, ĉina ekonomio ankoraŭ plue rapide disvolviĝis, tiam 500 mondaj potencoj jam eniris en Pekinon, Ŝanhajon, Kantonon kaj aliajn ekonomi-evoluintajn lokojn, tial se ni enirus en ĉi tiujn urbojn, preskaŭ neniu disvolva spaco ekzistus. En 2003, iniciatite de ĉina ĉefministro Wen Jiabao, la ĉina registaro elmetis la politikon de 'prosperigo de nordorienta malnova industribazo". Tiam ni opiniis, ke malmultaj entreprenoj el la 500 potencoj eniris en la nordorientan regionon, tial investo en la regiono havos bonan perspektivon."

Per bona fameco de la grupo SK, la korporacio unue prenis du grandajn publikajn programojn de la urbo Shenyang. Krom investo en Shenyang, la korporacio ĵetis rigardon al la ĉina landlima urbo Dandong, najbara de Koreio. Sinjoro Park Shin Ho diris:

"Dandong estas unu el la punktoj en ekspluata kaj malferma strategio de la provinco Liaoning. Kvankam nun en ekonomia skalo kaj disvolva tendenco, la urbo Dalian havas superecon, tamen en geografio, Dandong havas pli grandan situan superecon por Korea Respubliko kaj Koreio, precipe en la tera flanko. Tial antaŭ 2 jaroj, ni subskribis intencan libron pri 4 programoj kun la dandong-a registaro."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto