Vizitu Forumon

Ĝenerala direktoro de investa korporacio de SK (Ĉinio) sinjoro Park Shin Ho

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:09

Sekve de senĉesa pliboniĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Korea Respubliko kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Koreio, sinjoro Park Shin Ho firme konvinkiĝis, ke kiel la unika urbo najbara de Koreio kaj la ĉina plej granda landlima urbo, Dandong havas tre bonan disvolvan potencialan forton en la estonteco.

Kulturado de kvalito de laborantoj estas unu el la gravaj enhavoj de administra negoco de SK. Por ke laborantoj havu amon kaj kontribuan spiriton al la socio, de fondiĝo la korporacio Sknetworks (Ĉinio) difinis socian bonstatigan domon en kvartalo Huanggu en Shenyang kiel helpatan celon, ĉiuj laborantoj de la korporacio, inkluzive de ĝenerala direktoro, ĉiumonate kontribuas monon el salajro, ankaŭ servas en la domo ĉumonate.

Laborantino Dong Keyan diris, ke kvankam altaj administristoj de la korporacio, inkluzive de Park Shin Ho, okupiĝas, tamen ili difinis, ke ĉiufoje almenaŭ unu el ili venu kun laborantoj. Iufoje Park Shin Ho kunkondukis sian 10-jaraĝan plijunan filon al la domo por servado.

"Komence, mi ne pensis, ke nia ĝenerala direktoro vere laboros, mi opiniis, ke li babilos kun estro de la bonstatiga domo kaj nur ni laborantoj laboras. Sed kiam mi venis, mia penso ŝanĝiĝis. Veninte tien, nia ĝenerala direktoro rekte iris en necesejon kaj purigis fekujojn."

Shenyang-a trafika investa limigita korporacio estas kunlaboranto de Sknetworks (Ĉinio), sinjoro Kongbo de la korporacio diris, ke la kunlaboro en la lastaj du jaroj estas gaja. Li diris:

"Sinjoro Park Shin Ho estas tre ĝentila kaj afabla. Ni du flankoj faras laŭ kontrakto kaj regularo."

Park Shin Ho diris, ke ĉar la tempo eniri en Ĉinion ankoraŭ estas malmulta, tial homa aranĝo ankoraŭ malsufiĉas, rezervo de elstaraj talentuloj por la korporacio estas unu el liaj nunaj gravaj taskoj. Li diris, ke post 10 jaroj aŭ 20 jaroj, la grupo de Korea Respubliko SK certe havos elstaran laboran teamon. Tiam, farante investon en Hindio, Tajlando kaj aliaj sudorientaziaj landoj, SK sendos ĉinajn laborantojn servi kiel altnivelaj gvidantoj aŭ administristoj al ĉi tiuj landoj. Li eĉ esperas, ke post 15 jaroj, ĉina laboranto povos servi kiel ĝenerala direktoro, kiel li.

"Antaŭ 27 jaroj kiam mi eniris en la grupon SK, mi ĝuste pensis, ke mi volas disvolviĝi, la korporacio devas disvolviĝi. Se la korporacio disvolviĝos, mi povos pluapaŝe disvolviĝi, nun ankaŭ ĉinaj laborantoj devas pensi tiel: mi devas disvolviĝi kun la korporacio."

Park Shin Ho diris, ke en la lastaj du jaroj, subtenate de la ĉina registaro, programoj de SK stabile funkciis; pri la estonteco, li plenas de fido. Li havas fidon ankaŭ pri la estonteco de la rilatoj inter Ĉinio kaj Korea Respubliko. Li diris:

"Laŭ 5-mil-jara historio kaj kulturo kaj teografio, Ĉinio kaj Korea Respubliko ĉiam firme sin ligas, tial en la estonteco, la dulandaj rilatoj certe disvolviĝos en la direkto."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto