Vizitu Forumon

Rakonto pri Gerke Roland

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:09

Hejmaparata Grupo Bosch kaj Siemens estas monde fama fabriko de elektraj hejmaparatoj, la jara venda sumo okupas la unuan lokon de Eŭropo kaj la trian lokon de la mondo. En 1994, la grupo eniris en Ĉinion, poste stabile disvolviĝas en Ĉinio. Antaŭ nelonge, ĝenerala direktoro de Hejmaparata Grupo Bosch kaj Siemens, Ĉinio, sinjoro Gerke Roland rakontis disvolvon de la grupo en Ĉinio.

Por esprimi sian bonvenigon al ĉina raportisto, sinjoro Gerke Roland speciale donis salutmesaĝon en la ĉina lingvo.

"Mi ĝojas raporti niajn korporacion, produkton kaj markon al vi."

En 2002, sinjoro Gerke Roland komencis servi kiel ĝenerala direktoro de Hejmaparata Grupo Bosch kaj Siemens, Ĉinio. Sed lia rilato kun Ĉinio efektive komenciĝis kiam la grupo eniris en Ĉinion. Kiel la unua venda ĝenerala direktoro de Siemens, li vastigis la ĉinan merkaton 5 jarojn kaj sukcese establis perfektan vendan reton en Ĉinio. Gerke Roland diris, ke unuafoje veninte al Ĉinio, li trovis, ke specoj de glacikestoj kaj lavmaŝinoj de ĉinaj familioj estas malmultaj, ankaŭ stilo malnova. Pro tio, li konceptis la grandan ĉinan potencialan merkaton. Poste, la grupo Bosch kaj Siemens vendis siajn produktojn de glacikestoj kaj lavmaŝinoj en la ĉina merkato. Gerke Roland diris, ke ekonomia disvolvo grandmezure altigis enspezon de ĉinoj, tio rapidigis anstataŭon de elektraj hejmaparatoj de ĉinaj familioj, tio estas la plej grava kialo de glata disvolvo de la grupo en Ĉinio.

"Efektive, por Bosch kaj Siemens la signifo de negoco en Ĉinio egalas la statuson de la ĉina ekonomio en la monda ekonomio. Ni tre ĝojas vidi progreson de nia negoco ĉiujare. Tial ni konvinkiĝas, ke sekve de ĉina ekonomia disvolvo, la negoco de Bosch kaj Siemens pluapaŝe progresos."

Ĝis nun, la grupo jam investis kaj fondis 3 produktajn bazojn kaj vendan korporacion en Ĉinio, la nombro de laborantoj superis 7 mil kaj venda reto troviĝas en ĉinaj pli ol 600 urboj, hodiaŭ kiam multaj mondaj translandaj korporacioj klopodas por okupi la ĉinan merkaton, la grupo Bosch kaj Siemens evidente jam akiris grandan kukon.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto