Vizitu Forumon

Rakonto pri Gerke Roland

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:09

Esplorante ĉi tiun disvolvan procezon, oni trovis, ke la grupo Bosch kaj Siemens alprenis disvolvan strategion, diferencan ol tiu de aliaj eksterkapitalaj korporacioj en Ĉinio. Se vi venis al Ĉinio, vi certe havas profundan impreson pri ĉefstabejaj domegoj de translandaj korporacioj en Pekino kaj Ŝanhajo. Sed, komence la grupo Bosch kaj Siemens instalis la ĉefstabejon en la ĉina historia kaj kultura fama urbo Nankino. Parolante pri la kialo. Sinjoro Gerke Roland diris:

"Ni konsideris geografian situon, Nankino estas la grava urbo en la meza Ĉinio, cetere, Nankino havas tre bonan kulturan detalan enhavon. Estas plej grave, ke Nankino estas ankaŭ eduka centro, ĉi tie sidas multaj famaj universitatoj kaj estas abundaj homriĉfontoj. Ni dankas la registaron de la provinco Jiangsu kaj de Nankino, en 1994 ni venis al Wuxi kaj en 1997 al Nankino, dume registaraj fakoj donis al ni grandan helpon, tio estas la grava faktoro de nia sukceso."

Hejmaparata Grupo Bosch kaj Siemens vere profitis de nankinaj abundaj homfortaj riĉfontoj, sinjoro Gerke Roland diris, ke la grupo ellaboris konkretan planon de talentula trejno kaj selektis elstarajn homojn el lokaj universitatoj kaj profesiaj lernejoj.

"Ni kunlaboras kun multaj universitatoj, ekzemple ni liveras ekzercan ŝancon al lernantoj de Sud-Orienta Universitato kaj laborajn postenojn al elstaraj lernantoj finintaj normalan kurson kaj studentoj de postdiplomiĝa studo. Cetere, ni ankaŭ havas kunlaborajn programojn kun nankina altnivela profesia teknika lernejo kaj kune trejnas teknikajn laborantojn. Ricevinte trejnon ili rekte laboros en nia fabriko. Se laboranto havas la potencialan kapablon labori en la tuta mondo, li eble estos sendita al Usono aŭ aliaj landoj por laboro."

Laŭ sinjoro Gerke Roland, konstruo de grupo estas ŝlosile grava por entreprena disvolvo, en la ĉina ĉefstabejo de la grupo Bosch kaj Siemens, ĉiuj laborantoj havas ŝancon longtempe aŭ mallongtempe fari pluan studon en Germanio. Samtempe, la grupo tre atentas kulturi kunlaboran spiriton inter laborantoj. Fraŭlino Zhang Ling, kiu aliĝis en la grupo en 2007, diris, ke kiel nova laboranto, ŝi tre ŝatas la atmosferon de la grupo, ŝi povas senĉese progresi kaj kreski, tio estas pli grava.

"Mi sentas, ke ĉi tiu grupo estas tre bona, ĉiuj homoj havas proprajn lokojn ĉi tie, vi povas vidi tre klaran disvolvan direkton, direktoroj kaj kolegoj tre volas helpi vin, vi povas lerni en multaj flankoj, vidi propran progreson, mi sentas, ke tio multe helpos min en la kreskado."

Pro bona tekniko, konfido de konsumantoj kaj granda disvolva potenciala forto de la ĉina merkato, sinjoro Gerke Roland plenas de fido pri la estonteco. Li diris:

"Unue, ni plue liveros progresintajn teknikojn kaj bonajn solvajn projektojn por kontentigi postulon de konsumantoj. Due, ni persistos en la strategio pri longtempa disvolvo en Ĉinio, nun ni jam fondis 3 fabrikojn en Ĉinio, tio estas la grava flanko por teni kunlaboron kun la registaro. Trie, ni havas tre bonajn kunlaborajn partnerojn kaj vendistojn, teno de bona ambaŭflanke gajna kunlaboro estas tre grava."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto