Vizitu Forumon

Zimbabva fraŭlo Mugodo Joseph kaj lia butiko pri donacoj

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:09

En la urbo Taiyuan de la ĉina norda provinco Shanxi, situas butiko pri donacoj, administrata de zimbabva fraŭlo Mugodo Joseph, donacoj de la butiko estas radikogravuraĵoj, lignogravuraĵoj, jadaĵoj kaj aliaj komercaĵoj el landoj de Eŭropo, Azio kaj Afriko. Laŭ konigo, ĉi tiu butiko estas la unua butiko, funkciigata de fremdlandano en Shanxi. Kun sciemeco, ni venis al la butiko "Dometo de Qiaoqiao" kaj vizitis mastron de la butiko, sinjoron Mugodo.

Kiam ni proksimiĝis al la dometo, disvastiĝis muziko el la butiko. Irinte en ĝin, ni sciis, ke la muziko estas ludita sur ksilofono, alportita de la mastro el Afriko. La mastro Mugodo Joseph varme bonvenigis nin en la ĉina lingvo:

"Bonvole venu!"

Mugodo Joseph estas mikssanga homo, lia patro estas zimbabvano kaj lia patrino estas brito. En septembro de 2007, la butiko ekfunkciis, ĝi areas je preskaŭ dek kvadrataj metroj, en servomebloj ĉe dekstra kaj maldekstra flankoj de pordo la mastro lokis jadaĵojn, porcelanojn kaj aliajn donacojn, en la servomeblo ĉe posta muro estas radikogravuraĵoj kaj lignogravuraĵoj, sur la muro pendas ŝildo en ruĝa fono, estas la skribo de bluaj ideogramoj "Dometo de Qiaoqiao".

Mugodo Joseph amas turismon. Antaŭ 5 jaroj li venis al Ĉinio, unue loĝis en ĉinaj urboj Shaoguan kaj Zhuhai 2 jarojn, poste venis al Shanxi. Antaŭe Mugodo Joseph planis loĝi en Shanxi kelkan tempon poste iri al alia loko, sed li ne pensis, ke li jam loĝas 3 jarojn.

"Mi planis loĝi ĉi tie unu jaron, sed mi loĝas ĉi tie pli longan tempon, mi tre volas daŭrigi la loĝadon. Veninte al Taiyuan, homoj varme bonvenigis min kaj profunde impresis min, tial mi daŭrigis la loĝadon unu jaron, nun 3 jaroj pasis, sed mi ne volas forlasi Shanxi. Mi rigardas Shanxi kiel mian duan hejmlokon."

Antaŭ ol veni al Ĉinio, Mugodo Joseph vojaĝis al multaj landoj. Atinginte ĉiujn lokojn, li kolektis kaj konservis lokajn trajtajn donacojn, li akumulis pli kaj pli da donacoj, tial naskis la penson administri butikon. Mugodo Joseph ĉiam konvinkiĝas, ke forta volo kondukos al la celo, li komencis realigi sian sonĝon.

"Unue mi komprenis multajn aferojn kaj trovis interpretiston por helpi min, mi plenforte faris ĉi tiun aferon kaj fine funkciigis la butikon."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto