Vizitu Forumon

Zimbabva fraŭlo Mugodo Joseph kaj lia butiko pri donacoj

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:09

Kiam Mugodo Joseph estis preta, li serioze deklaris sian planon al amikoj, la amikoj tute surpriziĝis. Li Yufeng estas amiko de Mugodo Joseph, ankaŭ al li tio estas neatendita.

"Mugodo Joseph diris, ke li ekfunkciigis butikon pri donacoj, tiam ni estis tre surprizataj. Kvankam ni sciis, ke li havas multajn belajn donacojn el diversaj lokoj, tamen ni neniam imagis, ke li funkciigas butikon en Ĉinio. Ĉi tiu penso estas tre bona, ni tre subtenas lin. En la tago de lia ekfunkciigo, ni venis kaj donis gratulon al li."

Efektive, ne nur amikoj, sed ankaŭ aliaj homoj estas tre sciemaj pri travivaĵo de Mugodo Joseph kaj pri la butiko. Memorante preparan laboron de la butiko, Mugodo Joseph sentis, ke la loka registaro donis al li multan helpon:

"En preparado, mi venis al diferencaj fakoj de la registaro, laborantoj vere multe helpis min kaj la procedo fariĝis simpla."

Efektive, administrado de la butiko pri donacoj apartenas nur al "amatora hobio", la oficiala profesio de Mugodo Joseph estas instruisto de la angla lingvo en shanxi-a industria kaj komerca akademio. Iutempe, li akceptis portempan laboron pri trejno de homoj, kiuj iros al aliaj landoj. Kun la stabila profesio, kial Mugodo Joseph administras la butikon? Mugodo Joseph sciigis al raportisto:

"Administrado de la butiko celas sciigi al homoj, ke en Shanxi oni povas trovi donacojn el diversaj lokoj de la mondo, mi ankaŭ volas sciigi al miaj amikoj en Zimbabvo kaj Britio kion mi faris, kaj mi ankaŭ povas propagandi Ĉinion al fremdlandaj amikoj. Kaj mi amikiĝos kun multaj homoj, oni venis al mia butiko, li skribis vortojn, kiel "Ĉu mi povas vidi vin?" "Ĉu ni povas kune vojaĝi" sur kartoj, ĉi tio estas tre bona maniero de amikiĝo. Ĉi tie ankaŭ ĉinoj povas kompreni nin, fremdlandanojn, ni povas egale trakti ĉiujn homojn kaj esti amikaj al ĉiuj homoj, ĝuste kiel temo de Olimpikoj: Unu Mondo, Unu Sonĝo!"

Parolante pri "Unu Mondo, Unu Sonĝo", pri Pekinaj Olimpikoj, kiel ĉinoj Mugodo Joseph estas tre varma.

La 7-an de septembro de 2007 en Pekino, la grupo Legendo oficiale ekfunkciigis selektan aktivadon pri olimpikaj torĉportistoj el fremdlandanoj en Ĉinio por realigi "Unu Sonĝon" al fremdlandanoj en Ĉinio. Mugodo Joseph sciis la aktivadon el ĵurnalo kaj sin anoncis. En ĉiu tiu selekto, pli ol 500 fremdlandanoj partoprenis kaj kanditoj naskiĝis per voĉdono sur retejo. Mugodo Joseph bonŝance eniris en la antaŭajn cent lokojn.

"Mi estas tre bonŝanca kaj fariĝis unu el homoj, kiuj okupis la antaŭajn cent lokojn."

Mugodo Joseph estas optimisma, li klopodas por realigi sian sonĝon. Mugodo Joseph diris, ke li esperas fariĝi volontulo de Pekinaj Olimpikoj, li ankaŭ volas administri la duan, trian, kvaran…butikojn en ĉinaj aliaj urboj, li esperas ankaŭ edziĝi al fraŭlino de Shanxi. Amiko Li Yufeng diris:

"Laŭ ni, li estas la homo kun sonĝo kaj defia spirito. Li senĉese klopodas kaj strebas, ĉi tie ni ĉiuj amikoj esprimis bondeziron al li kaj esperis, ke li vivos pli kaj pli bone en Ĉinio, ankaŭ per sia propra klopodo senĉese realigos siajn sonĝojn."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto