Vizitu Forumon

Rakonto pri Lee Jongtae

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:09

En registara domego de la ĉina meza urbo Changsha, ĉiutage aperis fremdlandana figuro. Li ĝuste estas la unua fremdlanda funkciulo de la changsha-a registaro, sinjoro Lee Jongtae el Korea Respubliko. Lee Jongtae faris grandan kontribuon al varbo de komercistoj kaj enkonduko de eksteraj kapitaloj por la urbo Changsha kaj fariĝs proparolanto de Changsha por varbi komercistojn kaj enkonduki kapitalojn. Hodiaŭ ni konigos al vi rakonton pri sinjoro Lee Jongtae.

Lee Jongtae aĝas pli ol 60 jarojn, antaŭ emeriteco li laboris en LG, fama korporacio de Korea Respubliko. Parolante pri la komenco de la rilato inter li kaj Changsha, Lee Jongtae diris:

"En aŭgusto de 1993, mi unuafoje venis al Changsha, tiam Korea Respubliko kaj la provinco Hunan havis ekonomian kunlaboran programon. Ĉi tie mi sinsekve servis kiel vicĝenerala direktoro pri financo de korporacio changsha-a LG-shuguang kaj ĝenerala direktoro de limigita korporacio pri kemiaj fluoresk-lumaj materialoj, LG."

Antaŭ 3 jaroj, emeritiĝinta Lee Jongtae servis kiel komerca konsilanto de la changsha-a registaro kaj plenuma oficisto de asocio de entreprenoj, investitaj de eksteraj kapitaloj kaj komencis sian karieron de funkciulo de la changsha-a registaro.

"Mi tre ŝatas la laboron. Laŭ mia nuna aĝo, akcepto de ĉi tiu laboro ne celas gajni monon. Mi sentas, ke oni devas trovi ŝatatan laboron, ĉi tiu laboro estas tre interesa por mi."

Lee Jongtae diris, ke lia laboro ĝuste estas establigo de ponto inter eksteraj komercistoj kaj la registaro. Ĉefa administristo pri projekto de la asocio sinjoro Chen Wei diris, ke ekde sia servado, Lee Jongtae realigis amason da efikaj rimedoj.

"Laŭ bonaj servo kaj investa medio, ni unue enkondukis iujn grandajn entreprenojn, poste ni faros postajn servojn, inkluzive de daŭra plibonigo de changsha-a investa medio. Samtempe, se investaj entreprenoj havas iujn problemojn en la administrado, kiel membroj de nia asocio, ili povas rekte postuli nian helpon."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto