Vizitu Forumon

Rakonto pri Lee Jongtae

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:09

Kiel konsilanto de la registaro por varbi komercistojn kaj enkonduki kapitalojn, Lee Jongtae havas tiun superecon, ke li estas fremdlandano. Unuflanke, pro vivo en Changsha multajn jarojn kaj spertoj pri administrado, al li estas tre klare pri lokaj investa medio, trajtoj kaj superecoj, aliflanke, li povas bone kompreni kaj teni penson de eksteraj komercistoj.

"En Korea Respubliko, ekzistas unu vorto 'Samkoloraj facile kunfandiĝas'. Kiel fremdlandano, mi facile faras interkomunikon kun ali-landanoj. Mi vivas ĉi tie tiel multajn jarojn, tre konas la lokan medion. Kiam fremdlandanoj faras esploron pri investa medio, mi povas doni al ili ion, kion ili ne konsideris."

La unua tasko de Lee Jongtae estas konigo de Changsha al eksteraj komercistoj. Lerta en parolo, li havas fortan interkomunikon kaj alproksimigan forton. Unu semajnon post sia enoficiĝo, li realigis programon de eksteraj kapitaloj je 10 milionoj da usonaj dolaroj por Changsha.

Kiel la grava urbo en la ĉina meza regiono, Changsha havas grandan investan potencialan forton. Laŭ Lee Jongtae, pro varbo de komercistoj kaj enkonduko de kapitaloj, tera politiko estas pli kaj pli stabila kaj matura, tio grande altiris eksterajn kapitalojn. Krome, bona loĝmedio estas unu el superecoj de Changsha.

"Investantoj konsideros lokan vivmedion, manĝon, trafikon, edukon de infanoj kaj aliajn problemojn. Vivo en Changsha estas tre oportuna."

Lee Jongtae diris, ke la koncepto de la changsha-a registaro pri ekstera malfermo estas forta, la estonta disvolva celo ĝuste estas konstruo de Changsha kiel internacia urbo. Sed decidemo de la registaro malsufiĉas, ankaŭ urbanoj devas klopodi.

"Ekzemple, atinginte Changsha, fremdlandanoj unue kontaktiĝos kun aŭtisto de taksio. Se la taksio estas pura, servo de aŭtisto estas varma kaj zorgema, ankaŭ aŭtisto povas paroli en fremda lingvo, pro ĉi tiuj simplaj aferoj fremdlandaj investantoj havos bonan senton, ankaŭ tio estas parto de investa medio."

Administrante la asocion kaj helpante al la registaro varbi komercistojn kaj enkonduki eksterajn kapitalojn, Lee Jongtae ofte prezentis al la changsha-a registaro politikajn proponojn sur la kampoj de turismo kaj kultura interfluo. Lee Jongtae diris, ke en Changsha, okazas novaj ŝanĝiĝoj tago post tago, estas honore ke li povas fari iun aferon por tio.

"En 1993 mi venis al Changsha, tiam Changsha ĵus malfermiĝis. Mi tre konas ŝanĝiĝojn en Changsha. La urbo grande disvolviĝis, vivo estas pli oportuna, aspekto jam tute ŝanĝiĝis."

La provinco Hunan havas pli multajn fremdlandajn funkciulojn, kiel Lee Jongtae. Laŭ statistiko, nun jam pli ol mil famuloj el pli ol 20 landoj kaj regionoj fariĝis proparolantoj de la provinco Hunan por varbi komercistojn kaj enkonduki kapitalojn. Malferma Hunan rapide fandiĝis en internacian scenejon.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto