Vizitu Forumon

Rakonto pri germano Lutz Kraft

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:09

Li estas germano, sed posedas ĉinan ateston de konstanta loĝado; li ne povas paroli en la ĉina lingvo, sed liaj kolegoj neniam rigardas lin kiel fremdlandanon. Li, ĝuste estas Lutz Kraft, ĉefa plenuma oficisto de Limigita Korporacio pri Alttensia Komutilo, Siemens, Hangzhou. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni konigos al vi sinjoron Lutz Kraft.

La korporacio de Lutz Kraft sidas en ekonomia kaj teknika ekspluatejo de la ĉina orienta urbo Hangzhou, ĉi tie amasiĝis hangzhou-aj eksterkapitalaj entreprenoj. Unuafoje enirinte en la oficejon de Lutz Kraft, raportisto vidis, ke havante arĝentan hararon kaj portante leĝeran veston, Lutz Kraft faris skribon en multaj dokumentoj. Lia laboranto sciigis al la raportisto, ke pro okupa laboro, Lutz Kraft preterlasis tagmanĝan tempon.

Sed proksimiĝanta al la aĝo de 50 jaroj, Lutz Kraft sin tenas optimisme en ĉi tia okupa vivo, kaj li ne pentis sian decidon pri disvolvo en Ĉinio antaŭ 12 jaroj pro ĉi tia rapidritma vivo. Lutz Kraft rememoris dirante:

"Komence de 1995, Siemens decidis fondi korporacion pri alttensia komutilo en Ĉinio. Por elekti sidejon, ni vizitis multajn lokojn, inkluzive de Pekino kaj Xi'an. Tiam estis vintro kaj ni sentis maloportune. Veninte al Hangzhou, ni trafis printempon."

Tiam, en la komenco de printempo kun 9 milionoj da usonaj dolaroj, Lutz Kraft kaj liaj kolegoj venis al Hangzhou, titolita de ĉinoj "paradizo en la homara mondo". Nur per intuo ĉi tiuj germanoj amas ĉi tiun urbon antaŭ ol fari esploron kaj fine akceli Siemens investi kaj fondi fabrikon en Hangzhou.

"Veno al Hangzhou ĉefe fontas en beleco de la urbo. Ni sciis nenion pri komerca perspektivo. Niaj kunlaboraj partneroj ĉiam sciigis al ni kiel grava kaj bela Hangzhou estas, sed en Germanio neniu konvinkiĝas, ke ĉi tio povas influi negocon. Poste, ni trovis, ke aŭdinte Hangzhou, niaj klientoj konkune venis. Tial, Hangzhou vere estas multvalora loko."

Tiel, en la fino de 1995 Lutz Kraft kaj sinjoro Song Zhusheng, ĉina delegito de elektro-vara korporacio de la provinco Zhejiang, subskribis kunlaboran interkonsenton. Lutz Kraft rememoris:

"Tiam nur mi kaj Song Zhusheng laboris. Nia skalo estis malgranda, ni unue fondis produktan fakon, poste vendis niajn produktojn en diversaj lokoj, la aferon disvolvante paŝo post paŝo. En la fino de 1996, ni havis preskaŭ 50 homojn. Nun almenaŭ 40 homoj ekzistas en la korporacio."

En la korporacio, homa perdproporcio estas ege malalta. La nombro de laborantoj superis 560. En la oficejo de Lutz Kraft, oni gluis fotojn de multaj malnovaj laborantoj al malnova ekspona tabulo. Lutz Kraft diris, ke tio estas lia kara memoraĵo, li povas citi nomojn de ĉiuj homoj.

"Kiam vi kaj viaj kolegoj kunlaboris 10 jarojn, vi nature fariĝis amikoj. Iuj estas miaj bonaj amikoj, ni ofte diskutis kune pri disvolvo de la korporacio."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto