Vizitu Forumon

Rakonto pri germano Lutz Kraft

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:09

Fakto atestis, ke la propono de Lutz Kraft pri fondo de korporacio en Hangzhou estas ĝusta. En mallongaj kelkaj jaroj, la disvolva rapideco de la Limigita Korporacio pri Alttensia Komutilo, Siemens, Hangzhou grande superis antaŭan kalkulon. Nun, la korporacio jam fariĝis gvidanto de ĉina merkato pri alttensia komutilo, ankaŭ unu el pli ol 50 kunkapitalaj entreprenoj de Siemens en Ĉinio kun plej rapida disvolvo kaj plej bona efiko. Pri la sukceso, Lutz Kraft havas ĉi tian opinion:

"Unue, la ĉina merkato estas bona, niaj instalaĵoj ĝuste estas grande bezonataj de Ĉinio. Due, ni povas kombini ĉinan tradician manieron, ekzemple personalan administradon, kaj germanan teknikan superecon, tio estas tre sukcesa kombino. Trie, en Ĉinio Hangzhou estas la plej taŭga loko por vivo kaj laboro."

Laŭ laborantoj, ilia germana administristo estas la alia grava faktoro de sukceso. Xuan Gelun estas malnova laboranto, li atestis preskaŭ la tutan disvolvan procezon de la korporacio. Li diris, ke ĉi tie li laboras libere, ĉar Lutz Kraft donis al li sufiĉan spacon por ludi sian talenton.

"Li estas la administristo plena de vastiga spirito. En la lastaj dek jaroj nia evoluigo estis salta. Se lia pensfadeno estus malliberigata, la evoluigo de nia korporacio certe ne estus tiel rapida. Nun ĉiujare ni marŝas antaŭen per grandaj paŝoj."

En 2001, Lutz Kraft akiris "premion de internacia amikeco", donitan de ĉina Ŝtata Administracio de Fremdlandaj Specialistaj Aferoj, post 3 jaroj li akiris la titolon "hangzhou-a honora civitano", donitan de la hangzhou-a registaro. En la lasta jaro, Lutz Kraft, loĝanta en Hangzhou 10 jarojn, akiris ĉinan "verdan karton", ateston de konstanta loĝado.

Sed tio estas malfacile komprenebla, ke kvankam Lutz Kraft loĝas en Ĉinio tiel multajn jarojn, tamen li ne estas lerta en la ĉina kulturo, li ne havas ĉinan nomon, povas diri nur "dankon" "saluton" en la ĉina lingvo, kaj li ne amas orientajn manĝaĵojn, kiujn multaj fremdlandanoj laŭdas.

Laŭ la germano, manĝaĵo celas nur satigon, kaj laboro estas la plej grava. Havante malprofundan impreson pri ĉinaj manĝaĵoj, Lutz Kraft havas profundan impreson pri ĉina trafiko. Li klare memoris la trafikan staton de Hangzhou, kiam li venis.

"Tiam Hangzhou estis tute diferenca ol nun. En 1995, eĉ en la centro de la urbo ne ekzistis la problemo de trafika ŝtopo. Sur la statoj vidiĝis nur bicikloj. Sed nun ĉie estas aŭtoj."

Kolego Chen Ming diris, ke kvankam Lutz Kraft ne fandiĝas en la ĉinan kulturon, tamen lia penso estas tre ĉina, tial ili neniam rigardas lin fremdlandano.

"Estas malfacile, ke ni renkontis ĉi tian administriston. Li estas tre diferenca de aliaj fremdlandanoj. Kompreneble mi sentis, ke tio rilatas al longtempa loĝado en Hangzhou. Li bone komprenas tion, kion multaj fremdlandanoj ne povas kompreni."

Lutz Kraft diris, ke kvankam en Germanio iuj pli bonaj ŝancoj atendas lin, tamen li ankoraŭ esperas resti en rapide disvolviĝanta Ĉinio, en la bela Hangzhou kaj en la korporacio, en la venontaj dek jaroj.

"Kvankam mi estas ne tre maljuna, tamen ne juna plu. Mi esperas, ke ĉiuj aferoj, kiujn mi faras, estos signifaj kaj influaj. Mi pli multe ŝatas ĉi tian laboran manieron kaj ne pli grandan oficejon."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto