|
|
||
Farmacia limigita korporacio Astellas (Ĉinio) estas solkapitala farmacia entrepreno, investita de japana farmacia korporacio Astellas, laboras ĉefe pri produktado kaj vendado de medikamentoj. Antaŭ intervjuo, laboranto respondeca pri publikaj rilatoj de la farmacia limigita korporacio Astellas (Ĉinio) sinjorino Song Lihua konigis al ni sian mastron.
"Li estas hela, ekzemple, se ni havas vojaĝan aktivadon, li partoprenos, li kaj liaj familianoj partoprenas ankaŭ en ĉiujara jarfina manĝado, kune kun ni drinkas kaj babilas, mi sentis, ke lia karaktero estas bona."
Sinjoro Mochizuki Hideaki naskiĝis ĉe Fuĵi-monto. Fininte sian lernadon en universitato, li laboras en la medikamenta fako, ĝis nun jam 23 jarojn. Antaŭ ol veni al Shenyang, li laboris en fabriko de Astellas en Usono 6 jarojn. Mochizuki Hideaki diris, ke pro la 6-jara transmara vivo, li ne sentis malkutimon en Shenyang. Parolante pri komenco en Shenyang, li diris:
"Unuafoje veninte al Shenyang, en la flughaveno Taoxian mi vidis, ke iluminado de la flughaveno estas malhela, ankaŭ malmultaj konstruaĵoj sidas ĉe strado al la urba centro. Tio similas al mia penso. Sed pasinte unu ponton kaj enirinte la centron, mi trovis, ke la urbo estas granda kaj brila, ankaŭ konstruaĵoj estas multaj."
Mochizuki Hideaki diris, ke en sekvaj 2 jaroj, li rapide kutimis al laboro kaj vivo en Shenyang kaj ŝatas la urbon. Li opiniis, ke Shenyang estas taŭga por li.
"Vivo en Shenyang estas malstreĉa kaj konforma, tre taŭga por mia silenta karaktero."
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |