Vizitu Forumon

"Shenyang estas mia hejmo"—vizito al vicĝenerala direktoro de farmacia limigita korporacio Astellas (Ĉinio) Mochizuki Hideaki

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:09

Astellas estas esplora kaj ekspluata farmacia entrepreno. En la lastaj 2 jaroj, gvidate de sinjoro Mochizuki Hideaki, la korporacio rapide disvolviĝis. Antaŭ 2 jaroj, venda sumo de la korporacio estis 200 milionoj da juanoj, sed nun ĝi jam altiĝis ĝis 600 milionoj da juanoj. Kvankam la atingo estas fieriga, tamen Mochizuki Hideaki esprimis, ke la korporacio ne strebas nur al negoco. Kiel gvidanto de la farmacia entrepreno, Mochizuki Hideaki tre atentas median protektadon kaj ĉiam faras "verdan produktadon", la korporacio multfoje estis taksita kiel entrepreno kun bona medio en Shenyang. Parolante pri tio, Mochizuki Hideaki diris:

"Ĉi tie la korporacio sin fondis jam pli ol dek jarojn, neniam okazis evento kaŭzita de meida polucio."

Laŭ konigo, la korporacio Astellas jam investis milionojn da juanoj por planti herbobedon kaj verdigi la medion, kaj ĉiujare investis pli ol 100 mil juanojn por flego de la herbobedo. Poluciaj gaso kaj akvo estis ellasitaj post trakto de specialaj instalaĵoj. Utiligante traktitan polucian akvon la korporacio bredis fiŝojn kaj irigaciis la herbobedon, ne poluciis la medion, sed ĉiujare ŝparis akvon je 20 mil tunoj. Sinjoro Mochizuki Hideaki diris:

"Mi esperas per mia ago atesti, ke media protektado estas tre grava, esperas kaŭzi pli multan reagon kaj kune atenti la teron kaj protekti la medion."

Mochizuki Hideaki diris, ke strebanta al propra kontinuigebla disvolvo, Astellas neniam forgesis entreprenan socian devon. En 2003, kiam sarso libere disvastiĝis, la korporacio monkontribuis kaj aĉetis altefikajn ozonajn antisepsilojn por lernantoj kaj fortigis ilian kapablon preventi sarson. En 2006, por reagi la aktivadon de la provinco Liaoning pri "novtipa kampara kunlabora kuraca sistemo kaj ekspluato de urba kvartala hospitalo" la korporacio kontribuis medikamentojn je pli ol 400 mil juanoj al shenyang-a ruĝa kruco. En la lastaj jaroj, Astellas multfoje helpis al katastrofejoj kaj malriĉaj lokoj. Ĝis nun, Astellas sume kontribuis pli ol 2 milionojn da juanoj. Mochizuki Hideaki diris, ke li esperas, ke la ĉefstabejo de Astellas povos esplori kaj ekspluati pli da novaj medikamentoj, tial li klopodos por ke la novaj medikamentoj la unuaj estu produktataj en Ĉinio kaj kuracu pli da ĉinoj.

"Mi volas plenforte rapidigi administradon de la fabriko en Shenyang, strebas al pli kaj pli bona disvolvo de la fabriko. Mi havas multajn pli altajn celojn kaj pensojn kaj pretas akcepti pli da defioj."

La laboro okupas plej multan tempon de Mochizuki Hideaki, tial li multe kontaktas laborantojn, kiuj ĝuste estas ĉinoj, kaj estas profunde impresita de ilia aktiva laborsinteno.

"Mia postulo al laborantoj estas tre alta, ellaboris altan celon kaj postulis al ili tiel agi. Kiel ajn malfacile, ili realigis la celon kaj postulon. Fojfoje ili devas partopreni en diversaj trejnoj. Por realigi la celon ili montris egan varmon, tio kortuŝis min."

Mochizuki Hideaki diris, ke en la lastaj jaroj, li ĉiam sentis ŝanĝiĝon de la urbo Shenyang, la urbo estas pli kaj pli komforta kaj pli kaj pli moderna.

"La disvolva rapideco de la urbo Shenyang estas surpriza. Ĉie oni konstruas domegojn. "

Vidinte la grandan ŝanĝiĝon de Shenyang, Mochizuki Hideaki oficvojaĝis al aliaj ĉinaj urboj, li profunde sentis, ke Ĉinio plenas de viveco.

"Japanio jam disvolviĝis centra grade kaj eniris en stabile disvolvan periodon, ne havas tre grandan evoluan spacon. Sed Ĉinio estas diferenca, ĉi tie ankoraŭ ekzistas vasta spaco kaj estontece Ĉinio pli bone disvolviĝos plu."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto