Vizitu Forumon

Belga ĝenerala direktoro de tianjin-a kvin-stela hotelo

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:09

En la lastaj kelkaj jaroj, rapide disvolviĝis ĉina Tianjin-a Ekonomia kaj Teknika Disvolva Areo, nome TEDA, tio alportis novan ŝancon al hoteloj. Interalie, Hotelo Wanli TEDA estas la plej granda kvin-stela komerca hotelo, ĝenerala direktoro estas belgo Hans Loontiens. Hodiaŭ ni vizitos lin.

Ĉe la unua vido Hans Loontiens profunde impresis raportiston per la strikta laborsinteno. Antaŭ ol veni al Tianjin, Hans Loontiens servis kiel ĝenerala direktoro en egipta hotelo. En novembro de 2007, Hans Loontiens venis al Tianjin. Hans Loontiens diris al la raportisto, ke ricevinte informon pri laboro en Tianjin, li komencis serĉi novaĵojn pri Tianjin kaj TEDA en la retejo. Li plenas de fido pri la estonteco.

"Nun en hardvaro kaj servo, ni ankoraŭ havas kelkan distancon kompare kun aliaj hoteloj, sed ni havas la fidon fariĝi gvidanto en la regiono kaj senĉese altigos nian servadon. Se vi ĉiam troviĝas en la unua loko de regiono, eble multaj konkurantoj celos vian lokon, efektive tio estas stimulo kaj akcelas vin senĉese altiĝi kaj disvolviĝi, ĉiam teni propran progresintecon."

Hans Loontiens diris, ke unuafoje veninte al Tianjin, li sentis malvarmon. Komence li ne kutimis. Sed li rapide sentis la varman ondon de ekonomia kaj socia flankoj de la ekonomia kaj teknika disvolva areo. Ĉi tiu loko estas tre vigla, multaj korporacioj el monde plej fortaj 500 entreprenoj jam eniris en la areon, ĉi tie amasiĝis multaj brilaj entreprenistoj kaj komercistoj. Pro tio Hans Loontiens plenas de fido pri la labora perspektivo. Li opiniis, ke en la areo kvin-stelaj komercaj hoteloj estas malmultaj, Wanli TEDA havas konkuran forton.

"La registaro tre atentas disvolvon de la areo, laboro en ĉi tia rapida evoluiga loko estas ekscita afero. Mi sentis, ke servo kiel ĝenerala direktoro de hotelo en ĉi tia rapide evoluanta hotela merkato estas tre bona travivaĵo por mi."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto