Vizitu Forumon

Belga ĝenerala direktoro de tianjin-a kvin-stela hotelo

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:09

En la lastaj jaroj, sekve de senĉesa altiĝo de regiona internaciiga grado, nun pli ol 2 mil fremdalandanoj el 33 landoj kaj regionoj longtempe vivas aŭ laboras en la Tianjin-a Ekonomia kaj Teknika Disvolva Areo, ili fariĝis konstruantoj de la areo.

Efektive, Hans Loontiens kutimas al Ĉinio. Li laboris en Ŝanhajo kaj aliaj ĉinaj urboj dek jarojn. Sed li ankoraŭ surpriziĝis pri la ĉina ŝanĝiĝo en la lastaj dek jaroj.

"Antaŭ dek jaroj mi laboris en Ŝanhajo. Tiam por fremdalandanoj, akiro de loĝpermesa atesto kaj laborpermesa atesto estas tre komplika procezo. Sed ĉifoje veninte al Tianjin por laboro, mi trovis ĉiujn ordojn tre simplaj. Ĉi tio estas la granda ŝanĝiĝo de Ĉinio. Ĉinio liveris pli da rapidaj vojoj kaj pli simplajn ordojn al alilandanoj, kiuj vivas kaj laboras en Ĉinio."

Parolante pri la Tianjin-a Ekonomia kaj Teknika Disvolva Areo, Hans Lonntiens sentis, ke vivo ĉi tie estas oportuna.

"Antaŭ 20 jaroj en Ĉinio, mi sentis, ke vivo estas tre maloportuna, en merkatoj mankas aĵoj, bezonataj de fremdalandanoj. Sed nun en superaj merkatoj ekzistas multaj aĵoj por fremdalandanoj. "

Hans Loontiens diris, ke li havas profundan rilaton al Ĉinio. Lia edzino estas bela ŝanhaja virino. Antaŭ 23 jaroj, laboranta en Ŝanhajo Hans Loontiens renkontiĝis kun ŝi, nun ili jam 21 jarojn geedzoj. Ili vivis en Ŝanhajo multajn jarojn, poste pro laboro de Hans Loontiens, la edzino akompanis lin al multaj landoj. El kompreno kaj subteno de la edzino, Hans Loontiens sentis belan virton de ĉinaj virinoj.

"Ĉinaj virinoj estas tre kompetentaj, volas akcepti novajn aferojn kaj novajn ŝanĝiĝojn. Ne ĉiu lando havas tiajn virinojn, kiuj posedas ĉi tian virton. Por plibona laborado, oni devas havi trankvilan familion kiel subtenon."

Tianjin estas la fonto de ĉina moderna industrio, ankaŭ la hejmoloko de ĉina popola literaturo, inkluzive de jaraj bildoj kaj pekinaj operoj, ne nur tianjin-anoj, sed ankaŭ fremdalandanoj ŝatas ilin. Hans Loontiens sentis, ke la tradicia kulturo estas la animo de urbo, li esperis, ke Tianjin povos bone plivastigi sian propran kulturon.

"Ni fremdalandanoj tre aprecas la ĉinan antikvan kulturon, mi esperas, ke farante disvolvon Ĉinio povos bone protekti kaj disvolvi la anktikvan kulturon."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto