Vizitu Forumon

Rakonto pri Cheng Fengyuan, "tutmonda fenestroŝirmila magnato"

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:13

"Miaj gepatroj estas kamparanoj loĝantaj en la meza regiono de Taiwan, ili ne vizitis lernejon. Mi kreskis en vilaĝo, ĉar vivo en vilaĝo estis relative peniga, tial mi volis serĉi ŝancon en urboj."

Karaj aŭskultantoj, la parolanto estas taiwan-a komercisto Cheng Fengyuan, kiu per streba spirito fariĝis "tutmonda fenestroŝirmila magnato". Kiel li, ordinara laboranto, fariĝis gvidanto en la fenestroŝirmila industrio? Hodiaŭ ni ĝuste konigos al vi rakonton pri Cheng Fengyuan, bonvole aŭskultu!

En la 70-aj jaroj de la lasta jarcento, Cheng Fengyuan, kiu naskiĝis en la taiwan-a gubernio Yunlin, venis al taiwan-a unua granda urbo Taibei por lernado, poste li laboris pri elektroniko kaj akustiko. En hazarda ŝanco, li eniris en la fenestroŝirmilan industrion. Memorante la travivaĵon, Cheng Fengyuan ankoraŭ sentis, ke tio estas neimagebla. Li diris:

"Najbaro de iu usona granda elektronikaĵa kliento ĝuste laboris pri la fenestroŝirmila industrio en Nov-Jorko, ili volis fari aĉeton en Taiwan, sed ili ne konis Taiwan, tial li esperis, ke mi helpu lin."

Ĝuste per ĉi tiu ŝanco, li trovis grandan komercan ŝancon en la fenestroŝirmila industrio, tial poste li decidis labori pri fenestroŝirmila eksporta komerco. En 1982 en taiwan-a meza urbeto Lugang, li fondis sian unuan kompanion, ankaŭ gajnis la unuan profiton.

Sed, en la postaj 6 jaroj, senĉese leviĝis kostoj pri tero kaj laborforto en Taiwan, tial por la fenestroŝirmila industrio, en kiu laborfortoj estas kompaktaj, oni devis konsideri elirejon ekster Taiwan. Cheng Fengyuan volis ŝanĝi la krizon al ŝanco kaj serĉi pli vastan scenejon por disvolvo. Tial, li ĵetis siajn okulojn al la ĉeftero.

En 1988, nome en la dua jaro de taiwan-a malfermo de vizito de familianoj en la ĉeftero, sekvante taiwan-ajn komercistojn, li venis al la ĉeftero. La mallonga vizita vojaĝo igis lin fari gravan decidon. Li diris:

"Tiam mi konsideris, ke ĉina ĉeftero altiras eksteran kapitalon por reformado kaj malfermo, ankaŭ havas multajn favorajn kondiĉojn, la investa medio grande ŝanĝiĝis. Poste mi pensis, ke Taiwan kaj la ĉeftero havas saman ideografion kaj lingvon, ankaŭ niaj vivkutimoj estas similaj. Tial post preskaŭ unujara esplorado, ni trovis kantonan kompanion por kunkapitalo kaj fine fondis la unuan fabrikon en la loko Lianhuashan."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto