Vizitu Forumon

Rakonto pri Cheng Fengyuan, "tutmonda fenestroŝirmila magnato"

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:13

Oni ofte diras, ke komenco estas malfacila. Komence Cheng Fengyuan venkis multajn malfacilojn. En 1989, Cheng Fengyuan investis kaj establis la unuan fabrikon en Kantono. Li rememoris, ke komence li estis varme subtenata de la loka registaro kaj la fabriko rapide radikis.

"Komence, ĉiuj materialoj estis venigitaj el Taiwan, poste ni laŭgrade kulturis lokajn provizantojn por redukti transportan kvanton, kaj malrapide pliigis lokan aĉetadon kaj fine ni faris produktadon tute en la loko, la procezo daŭris preskaŭ 2 jarojn."

Poste, ankaŭ fondiĝis du fabrikoj. Nun la negoco vigle disvolviĝas, la grupo instalis filiojn kaj esplor-ekspluatajn centrojn respektive en Ŝanhajo, Jiangxi, Usono, Germanio, Taiwan kaj Hongkong, kaj venda reto troviĝas ĉie. Produktaj skalo kaj kapablo okupis estas en la unuaj 3 lokoj de Ĉinio. Demandite pri sukcesa sekreto, Cheng Fengyuan diris:

"La ĉeftero altiris eksteran komercon por reformado kaj malfermo kaj liveris relative favorajn kondiĉojn kaj sufiĉajn laborfortojn, pro tio, nombro da taiwan-aj komercistoj faris investon en la ĉeftero kaj poste disvolviĝis. Kompreneble, ni ankaŭ renkontis internacian bonan ekonomian staton."

Sukceso certe bezonas eksterajn faktorojn, kompreneble familia harmonio kaj stabileco ludis ŝlosilan rolon. Cheng Fengyi, pli juna frato de Cheng Fengyuan, sekvis lin al la ĉeftero por disvolvo, nun servas kiel ĝenerala direktoro de dekoraciaĵa limigita korporacio Jia Feng en Kantono. Li diris, ke disvolvo en la ĉeftero estas saĝa elekto kaj hodiaŭa atingo ne povas deflankiĝi de subtenado de familianoj. Li diris:

"La du bordoj ne kontaktiĝis en multaj jaroj, ni komprenis la ĉefteron el lernolibroj. Kiam mi eniris en la ĉefteron, mi sentis, ke la ĉeftera merkato havas grandan ekspluatan kaj progresan potencialan forton. Nia strebado en la ĉeftero tute dependas de subtenado de familianoj."

Nun, la nombro de laborantoj de dekoraciaĵa limigita korporacio Jia Feng en Kantono jam atingis mil, sed komence la nombro estis nur 200, kaj la korporacio jam fariĝis sinteza entrepreno kombinanta internan vendadon kun la ekstera.

Hodiaŭ en la nova situacio, reaperis vivpremo de entrepreno. En la medio, ke ĝenerale leviĝis tutmondaj prezoj de petrolo kaj materialoj kaj senĉese revalutis renminbi, la fenestroŝirmila entrepreno de Cheng Fengyuan alfrontas senprecedencan defion. Se li ankoraŭ restos en la ĉeftero, li alfrontos leviĝon de laborforta kosto, revaluton de renminbi kaj aliajn nefavorajn faktorojn. Se li sin movos el la ĉeftero, li perdos la grandan merkaton kun 1,3-miliarda loĝantaro. Do, kian elekton Cheng Fengyuan faros?

"Kiam industrio pri ekstera vendado ne povos vivi plu en Ĉinio, ni certe movos ĝin eksteren. Sed pri industrio de interna vendado, fabrikoj devas esti instalitaj ĉe merkato, ni certe ne retiros nin."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto