Vizitu Forumon

Lester Brown: Ĉinio ne estas minaco

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:13

Karaj aŭskultantoj, en 1994 usona fama erudiciulo pri agrikulturo kaj ekologio Lester Brown publikigis raporton sub la titolo " Kiu povus vivteni Ĉinion", la raporto konsternis Ĉinion kaj tutan mondon. La raporto priskribis timigan perspektivon: Sekve de manko de akvoriĉfontoj tago post tago, damaĝo el altrapida industriiga procezo al agroj kaj loĝantara abrupta pliiĝo, en komenco de la 21-a jarcento, Ĉinio ne povus sole vivteni pli ol miliardon da loĝantoj. Lester Brown publikigis la raporton ĝuste kiam "parolo pri ĉina minaco" viglis. Tial, en kelka tempo, la raporto estis rigardita kiel forta subteno al "parolo pri ĉina minaco" kaj ankaŭ Lester Brown estis rigardita kiel proparolanto de la parolo. Sed Lester Brown diris, ke li neniam opinias, ke Ĉinio estas minaco kaj lia esplorado celas, ke Ĉinio kaj la mondo vidu iun eblan tendencon. Do kiel Lester Brown rigardas la ĉinan 30-jaran procezon de reformado kaj malfermo? Nun bonvole aŭskultu nian raporton.

Lester Brown estis titolita kiel "monda plej influa pensulo". En liaj dekoj da libroj, la unika libro pri unu lando ĝuste estas la libro "Kiu povus vivteni Ĉinion". En liaj postaj libroj "Plano B" kaj "Ekologia Ekonomio", ekzistas aparta ĉapitro "Edifo el Ĉinio". Lester Brown diris, ke Ĉinio altiras ne nur lin, sed ankaŭ aliajn erudiciulojn.

"Unue skalo de ĉinaj ekonomio kaj loĝantaro estas granda, kaj due ŝanĝa rapideco estas granda. En kelkaj jaroj Ĉinio finis la disvolvan procezon, kiu devas esti finita en dekoj da jaroj en aliaj landoj. Pro tio, aliaj landoj ne povas naski la influon, kiun Ĉinio naskis, al la mondo."

Post 1984, Lester Brown multfoje vizitis Ĉinion, li vizitis orientajn evoluintajn regionojn, kiel Pekinon, Ŝanhajon kaj aliajn urbojn, vizitis ankaŭ okcidentajn neevoluintajn lokojn, kiel Shaan'xi, Internan Mongolion kaj Gansu, kaj sentis grandan sukceson, atingitan de Ĉinio en reformado kaj malfermo sur diversaj kampoj.

"Laŭ nuligo de malriĉeco, post reformado kaj malfermo, Ĉinio gajnis grandan sukceson. Tiel multaj malriĉuloj sin liberigis el malriĉeco en tiel malmulta tempo, tio estas senprecedenca. En la 70-aj jaroj de la lasta jarcento, Ĉinio ankoraŭ havis malmultajn malriĉulojn, sed nun ĝi jam estas liveranto de greno por la internacia gren-helpa plano. La ŝanĝiĝo de helpateco al helpanteco estas rara en la mondo, kaj aliaj landoj ne povas fini la ŝanĝiĝon en tiel malmulta tempo."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto