Vizitu Forumon

Lester Brown: Ĉinio ne estas minaco

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:13

Lester Brown aparte montris, ke ĉina reformado komenciĝis en la kamparo, kaj agrikultura reformado estas unu el movfortoj de ĉina disvolvo. Li diris:

"Komence de reformado kaj malfermo, agrikultura disvolvo estis multe atentata, familia preno laŭ tasko stimulis entuziasmon kaj kapablon de ĉinaj kamparanoj, en 7 aŭ 8 jaroj, agrikulturo multe progresis. Laŭ mi, poste la gravita centro de ĉina disvolvo turniĝis al industrio kaj en la fino de la 80-aj jaroj kaj la komenco de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, atento al agrikulturo malpliiĝis, kaj agrikulturo disvolviĝis malrapide. Ĝuste tiam mi skribis la raporton 'Kiu povus vivteni Ĉinion'. Mi pensis, ke ĉinaj registaraj oficistoj konis la saman problemon. En la mezo de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, la ĉina registaro alprenis multajn rimedojn por prosperigi agrikulturon."

Retrospektinte la raporton "Kiu povus vivteni Ĉinion", Lester Brown opiniis, ke kvankam nun Ĉinio baze povas mem kontentigi grenan provizadon, tamen ankoraŭ ekzistas la ebleco de grena manko. Pro malpliiĝo de agroj, manko de akvoriĉfontoj kaj plimalboniĝo de la medio, Ĉinio malfacile tenos plu altan kreskadon de grena produktokvanto, li jam rimarkis, ke la ĉina registaro atentas kontinuigeblan disvolvon. Li diris:

"Sur la vojo de kontinuigebla disvolvo, Ĉinio tre bone faris en multaj flankoj. Ekzemple Ĉinio stimulas uzadon de sunenergio, en la fino de 2007 40 milionoj da ĉinaj familioj komencis uzi sunenergion, tio estas absolute progresinta kaj kontribuo al Ĉinio kaj al la mondo. Se Ĉinio eksportos la teknikon de sunenergio, postulo al elektro-varma energio grandkvante malpliiĝos. Kaj Ĉinio gajnis grandan progreson ankaŭ en elektrumo per vento."

Kontinuigebla disvolvo estas la tutmonda temo. Lester Brown diris, ke en la lastaj jaroj li fortigis interfluon kun ĉinaj gvidantoj kaj multaj erudiciuloj, komunaj konoj inter la du flankoj estas pli kaj pli multaj. Li emfazis, ke li neniam opinias, ke Ĉinio estas minaco. Li diris:

"Mi ne opinias, ke Ĉinio estas minaco, mi nur analizas la mondon por kompreni estontan disvolvan direkton. En 1975, neniu povis imagi la ĉinan disvolvon en la lastaj 30 jaroj, ĉar ne ekzistas precedenco. Se tiam oni antaŭdirus, ke en 2008 Ĉinio estos ĉefa ŝuldata lando de Usono, neniu konvinkiĝis, sed nun tio estas fakto. En Ĉinio okazis grandega ŝanĝiĝo, kaj tio estas plej surpriza, kiel Ĉinio tenas altrapidan kreskadon."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto