Vizitu Forumon

Sendepende kreada vojo de industriaj entreprenoj de Guangxi

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:16:01

Antaŭ 50 jaroj fondiĝis la Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono en la sudokcidenta parto de Ĉinio, de tiam tieaj industriaj entreprenoj iris la ekster-ordinaran vojon de nulo al naskiĝo, de malgrandeco al grandeco, kaj de fabrikado al kreado. Nun ni konigu al vi kelkajn entreprenojn de Guangxi.

Menciante industriajn entreprenojn de Guangxi, ni devas unue paroli pri la Inĝenier-mekanika Limigita Kompanio de la urbo Liuzhou. Ĝi kroniĝas super la sam-fakaj entreprenoj de Ĉinio, kaj kreis multajn rekordojn, ekzemple kreado de la unua rada ŝarĝilo, la unua artikita ŝarĝilo, la unua subŝakta ŝarĝilo kaj la unua plej grand-tonelara ŝarĝilo. Nuntempe la kompanio jam fariĝis grandtipa trunka entrepreno pri esplorado, ekspluatado, produktado kaj vendado de inĝenieraj maŝinoj, ankaŭ estas la ĉina unua inĝenier-mekanika kompanio en-borsiĝinta. La kaŭzo, kial la kompanio povas teni la kontinuan altrapidan kreskadon, kuŝas en tio, ke ĝi ĉiam metas la renovigan kreadon sur la gravan lokon.

Kiam ni faris intervjuon en la kompanio, tie estis okazanta la teknika konkurso pri la manipulado de grandtipaj maŝinoj. En la konkursejo, la pezegaj maŝinoj ege surprizis nin, ĉar la kolosa fosmaŝino kapablas ne nur elfosi monton da tero, sed ankaŭ penike skribi ideogramojn, nombri monbiletojn kaj uzi poŝtelefonon. S-ro Zhang Erping, respondeculo pri teknika esplorado de la kompanio, fiere diris al ni, ke la lerta manipulado de la kolosaj fosmaŝinoj atribuiĝas al la perfekta unueco de iliaj elektronika reg-sistemo, hidraŭlik-prema sistemo kaj struktura sistemo, kiuj ĉiuj estis sendepende esploritaj kaj faritaj de la kompanio mem. S-ro Zhang diris:

"Niaj fosmaŝinoj lertas kaj precizas en la laborado, simile al robotoj."

Ĝuste pro senĉesaj sendependaj esplorado kaj kreado, la kompanio ne nur sukcese okupas la unuan lokon inter la enlandaj ŝarĝilaj entreprenoj, sed ankaŭ disvastigis sian merkaton al pli ol 60 landoj kaj regionoj sur la tuta terglobo. S-ro Huang Zhaohua, vic-ĝenerala direktoro de internacia departemento de la kompanio, konigis:

"Laŭ la merkata kontingento, ni jam fariĝis grava konkurencanto en la internacia merkato. Ekzemple, en la hinda merkato nun ni jam okupas pli ol 60%, pli multe ol tiu de Caterpillar; en iuj evoluintaj landoj, kiaj la nord-amerikaj, ni ankoraŭ nin trovas en la primara stadio, tamen ni havas memfidon por bone ekspluati nian merkaton tie; kaj Mezoriento kaj Afriko ambaŭ estas niaj tradiciaj merkatoj."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto