Vizitu Forumon

Sendepende kreada vojo de industriaj entreprenoj de Guangxi

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:16:01

La Kompanio Caterpillar menciita de s-ro Huang estas unu el 500 plej potencaj entreprenoj de la mondo kaj antaŭiras en la kampo de produktado de inĝenieraj maŝinoj. Laŭ opinio de s-ro Huang Zhaohua, fariĝi forta konkurenca rivalo de la Kompanio Caterpillar estis tute neimageble en la komenca periodo de lia kompanio. Fakte, en la komenco la Kompanio Caterpillar servis kiel instruisto de lia kompanio.

Tamen por rivali kun la iama instruisto, de multaj jaroj, la Inĝenier-mekanika Limigita Kompanio de la urbo Liuzhou senĉese pliigas investon al la scienca esplorado kaj fortigas kreadon, kaj konsumas 4% de ĉiujara enspezo por la scienca esplorado. La antaŭa scienc-esplora teamo el malpli ol 20 membroj nun vastiĝis ĝis 18 institutoj kun pli ol 500 membroj. Samtempe kun tio, ankaŭ la vend-sumo kaj eksport-sumo de la kompanio senĉese altiĝas. Laŭ donitaĵoj, en la antaŭaj 9 monatoj de 2008, la kompanio realigis la enspezon je 8 miliardoj da juanoj; en la pasintaj tri jaroj, la jara kreska proporcio de eksportaj produktaĵoj de la kompanio superis 100%, kaj la kompanio venkis la ĉefajn internaciajn rivalojn en merkatoj de Hindio kaj Maroko en vendado de furoraj inĝenieraj maŝinoj. Pri la ĉijara vend-sumo s-ro Huang Zhaohua estas plena je memfido. Li diris:

"Ni konkurencas ne per prezo, sed per valoro, la ĉijaraj vend-kvanto pliiĝis je 70% ol tiu de 2007, kaj vend-sumo je pli ol 90%."

Same kiel la Inĝenier-mekanika Limigita Kompanio de la guangxi-a urbo Liuzhou, ankaŭ la Yuchai-a Inĝenier-mekanika Limigita Kompanio de Guangxi dependas de la renoviga kreado en la intensa merkata konkurenco. La motoro kun la eŭropa ellasa normo 1V produktita de la kompanio, el la unika ĉina nacia fabrik-marko, liveris la verdan movforton al Pekinaj Olimpikoj de 2008, kaj la motoro kun la eŭropa ellasa normo V ĵus sukcese esplorita de la kompanio realigis la planon de la ĉina registaro antaŭdate je 5 jaroj.

S-ro Lin Zhiqiang, vicestro de la Yuchai-a Inĝenierada Instituto, konigis, ke la sin-sukcesiga sperto de la kompanio estas ĉiam marŝi antaŭ la sam-fakaj entreprenoj. Li diris:

"Nia sperto estas senĉesa ekspluatado de novaj produktoj. De la lastaj jaroj, nia kompanio disponas ĉirkaŭ 3% de la vend-sumo por esplorado kaj ekspluatado, kaj pasintjare la sumo proksimiĝis al 300 milionoj da juanoj. En nia teknika centro troviĝas 18 teknikistoj kun la doktoreco."

Ĝuste laŭ la koncepto pri senĉesa kreado, tiu kompanio, kiu debutis en la merkato kiel metiejo en 1951, nun fariĝis grandtipa korporacio kun 6 gravaj fakoj de dizelolea motoro, inĝeniera mekaniko, aŭtaj akcesoraĵoj, aŭta kemi-industrio, loĝistika elektromaŝino kaj speciala aŭto, kaj ĝuas la renomon de "la 1-a movforta fabrikmarko de Ĉinio". De la jaro 2000, la produktkvanto de la korporacio senĉese obliĝas, kaj en 2007, la produktkvanto de ĝiaj grandtipaj inĝenieraj maŝinoj superis 37,8 mil. Ĝenerala inĝeniero de la kompanio s-ro Qiu Ruixing konigis, ke nun la kompanio rivalas kun si mem. Li diris:

"Nia celo nun estas faligi niajn malnovajn produktojn per la niaj novaj."

Guangxi estas riĉa je ĉin-medicinaj profitfontoj, kaj la dentpasto kun la fabrikmarko Liangmianzhen fariĝis la unua fabrik-marko el la ĉin-medicinaj dentpastoj de Ĉinio. Respondeculo de la Limigita Kompanio de Liangmianzhen s-ro Lin Zuanhuang konigis, ke depende de la renoviga kreado, la kompanio, kiu antaŭ 50 jaroj estis malgranda metiejo, nun estas enborsiĝinta kompanio kun la totala kapitalo de 4 miliardoj da juanoj. Li diris:

"Laŭ du linioj nia kompanio disvolviĝas: la unua estas starigi la naciajn fabrik-markojn, la dua iri vojon de sendependa kreado."

Fronte al tio, ke pli kaj pli multaj internacie konataj entreprenoj de dentpasto eniris en la ĉinan merkaton, la kompanio estas fido-plena pri la perspektivo. S-ro Lin Zuanhuang diris:

"Ni aktive partoprenas en la konkurenco, kaj ni ne timas la merkatan konkurencon. En la estonteco ni pliigos la teknikan renovigon, fortigos merkatan manipuladon kaj starigos niajn naciajn fabrikmarkojn, tiamaniere ni certe pli potencigos kaj prosperigos nian entreprenon."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto