Vizitu Forumon

Aplika-sciencteknika disvolvo de nova Ĉinio

(GMT+08:00) 2009-08-21 10:22:05

(Sciencisto Yuan Longping)

La kuranta jaro estas la 60-a datreveno de la fondo de Ĉina Popola Respubliko. En la lastaj 60 jaroj, nivelo de ĉina scienc-tekniko rapide leviĝis, kaj scienc-teknikaj elementoj jam sin penetris en ĉiujn detalojn de vesto, manĝaĵo, domo kaj veturo. Hodiaŭ ni konigos al vi gravajn scienc-teknikajn atingojn, akiritajn de Ĉinio en la lastaj 60 jaroj.

Problemo de manĝado estis granda en Ĉinio. En la 40-aj kaj 50-aj jaroj de la lasta jarcento, pro malprogresinta agrikultura produkt-maniero kaj influo de sekeco, inundo kaj aliaj naturaj katastrofoj, serioze mankis ĉefaj agrikulturaj produktaĵoj en Ĉinio, kaj multaj homoj ne povis satiĝi. En 1949, pokapa meznombra grenokonsumo estis nur preskaŭ 200 kilogramoj.

Ĉina specialisto pri rizo Yuan Longping havas profundan memoron pri la tempo, ankaŭ de tiam, li decidis esplori rizon kun granda produktokvanto kaj altigi grenan produktokvanton. Tial, Yuan Longping ĵetis rigardon al esploro pri riza hibridigo, kiu tiam estis publike konata monda malfacilo. Li diris:

"Kial mi havas fidon pri esploro de riza hibridigo? Ĉar mi klare konas rizan hibridan superecon. Mi konvinkiĝas, ke per scienc-teknika progreso, oni povas grandmezure altigi produktokvanton de grenaj produktaĵoj en unu areo. Sed, la procezo ne glatis, mi ekfaris esploron en 1964 kaj sukcesis post 9 jaroj."

En la 9 jaroj, Yuan Longping faris milojn da eksperimentoj. Eksperimentoj atestis, ke produktokvanto de hibridigita rizo preskaŭ pliiĝis je 20% ol tiu de normala rizo. Sekve de formo de kompleto de teknikoj pri riza hibridigo kaj grandskala produktado, ege leviĝis ĉinaj rizaj produktokvanto en unu areo kaj totala produktokvanto. Tial, Yuan Longping fariĝis la unua homo de la mondo, kiu sukcese utiligis rizan hibridigan superecon.

Poste, Yuan Longping ekesploris superan hibridigitan rizon, kies produktokvanto en unuu areo estas pli alta. Post serio da venko de teknikaj malfaciloj, mua produktokvanto de supera hibridigita rizo laŭgrade altiĝis, nun jam atingis 800 kilogramojn, kaj duobliĝis ol tiu de normala rizo. Yuan Longping diris:

"Tiam, se esploro de supera hibridigita rizo estos sukcesa, mi estos kontenta, mi ne imagis, ke la efiko estas tiel pli bona ol mia anticipita."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto