Vizitu Forumon

Aplika-sciencteknika disvolvo de nova Ĉinio

(GMT+08:00) 2009-08-21 10:22:05

Ĝuste per la scienc-teknika progreso, Ĉinio kreis mondan grena-produktan miraklon, nome Ĉinio kreskas 22% de la monda loĝantaro per 7% de la monda agro. Ankaŭ la tekniko pri hibridigo de rizo estis plivastigata al Hindio, Vjetnamio kaj aliaj, pli ol 20 landoj kaj regionoj.

Efektive, en Ĉinio multaj sciencistoj havas similan travivaĵon de Yuan Longping. Iliaj scienc-esploraj fruktoj estis rapide formitaj kiel produkta forto kaj servas al ŝtata ekonomia kaj socia disvolvo. Kaj ĉio profitas de tio, ke en la lastaj 60 jaroj Ĉinio pli kaj pli multe atentas ludi scienc-teknikan rolon.

Komence de la fondo de nova Ĉinio, la registaro ĝuste metis scienc-teknikan disvolvon en gravan lokon kaj ellaboris perspektivan planan skemon pri scienc-teknika disvolvo.

La politiko de reformado kaj malfermo, ekplenumita en 1978, kaŭzis esencan ŝanĝiĝon de orbito de ĉina scienc-teknika disvolvo. De tiam, Ĉinio difinis la strategian penson, ke "scienc-tekniko estas la unua produkta forto", aktive komencis organizon kaj plenumon de programoj venki scienc-teknikajn malfacilojn kaj ekklopodis por fondi sistemon utilan al scienc-teknika disvolvo kaj talentula trejno. Estro pri enketo sub la ĉina Scienc-teknika Ministerio sinjoro Xu Heping diris, ke en la lastaj jaroj, scienc-tekniko ludis pli kaj pli gravan rolon en la nacia ekonomio kaj popolana vivo. Li diris:

"Ĝenerale, distanco de ĉina scienc-teknika forto al internacia progresinta nivelo pluapaŝe malpliiĝis, iuj kampoj eniris en mondan antaŭan vicon kaj influo al monda scienc-teknika disvolvo rapide altiĝis. Scienc-tekniko liveris fortan subtenon al akcelo de ekonomia kaj socia disvolvo kaj garantio de ŝtata sekureco."

Nun, Ĉinio bonvenigas la periodon de alta produktokvanto de scienc-teknikaj fruktoj, ĉiujare aperas preskaŭ 20 mil fruktoj, ili koncernas kampojn de energio, agrikulturo kaj ekologia kaj media protektado.

La scienc-teknika disvolvo plibonigas vivon de homoj tago post tago. Vilaĝanino de ĉina nordokcidenta vilaĝo Qinglan Ma Qin havas profundan senton. Ŝi konigis al raportisto, ke pro progresintaj plantaj kaj bredaj metodoj, iliaj tagoj estas pli kaj pli bonaj. Ma Qin diris, ke ili ankaŭ uzas mingason nun. Ŝi diris:

"Pro uzado de mingaso, ni ne bruligos plu lignojn, tial ni povas spari koston je preskaŭ 2 mil ĝis 3 mil juanoj en unu jaro."

Ankaŭ aspekto de ĉinaj urboj noviĝis kaj publikaj trafikaj instalaĵoj pliboniĝis pro senĉesa disvolvo de inĝenieriaĵa teknika nivelo. Antaŭ 30 jaroj, meznombra horrapideco de ĉinaj trajnoj estis nur pli ol 50 kilometroj, necesis preskaŭ 20 horoj por venturado de Pekino al Ŝanhajo. Nun, fervojo, tervojo kaj aervojo estas oportunaj, necesas nur dekono da antaŭa tempo por veturado de Pekino al Ŝanhajo.

Okaze de la 60-jariĝo de fondo de nova Ĉinio, homoj havas kialon konvinkiĝi, ke scienc-tekniko alportos pli da surprizaĵoj kaj gajaj aferoj. Ĉar, kiel Yuan Longping, multaj sciencistoj marŝas al pli alta teknika nivelo. Sinjoro Yuan Longping diris:

"Grandaera demonstra mua produktokvanto de la tria-perioda hibridigita rizo celas 900 kilogramojn, ni plenas de fido pri tio, kaj laŭplane realigos la celon en 2010."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto