Vizitu Forumon

Mongola popolkanto Changdiao

(GMT+08:00) 2009-08-21 10:30:52

Mongola popolkanto Changdiao popularas en la nordo de ĉina Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio kaj Mongolio, estas aparta kantada maniero kun la karakterizaĵo de klara paŝta kaj regiona kulturo, la melodio estas longa kaj malrapida, plejpartaj enhavoj temas pri stepo, la ĉielo, lago kaj ĉevalo. Novembre de 2005, en la ĉefstabejo en Parizo, UNESKO deklaris la trian aron da "ĉefverkoj de buŝaj kaj nematerialaj heredaĵoj de la homaro", la mongola popolkanto "Changdiao", kune peticiita de Ĉinio kaj Mongolio, honore ekzistas en la listo. En majo de 2006, Changdiao estis elektita en la ĉina unua vico pri nematerialaj heredaĵoj. Hodiaŭ ni ĝuste konigos al vi la popolkanton Changdiao.

Varitona kanto kaj libera ritmo vekas revadon pri malproksimeco, ĉi tiu ĝuste estas la ĉarmo de Changdiao. En la tempo de formiĝo de la mongola nacieco, antaŭ mil-jaroj jam ekzistis la popolkanto intime rilata al stepo, la paŝta vivmaniero de la nacieco. Ĝi do portas la naciecan historion kaj marke montras spiritan karakterizaĵon de mongoloj.

Esploristo de socia-scienca akademio de ĉina Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio sinjoro Mandufu diris:

"Changdiao rakontas ĉefe pri intimeco inter homoj kaj la naturo, kaj jurto estas kvazaŭ ligilo inter la stepo kaj homoj. Regas do libereco kaj senlimeco en imagado. Oni povas kanti pri io ajn, kion oni sentas kaj komprenas."

Stepo Wuzhumuqin en la nordo de la ĉina Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio famas pro Changdiao kaj estas titolita kiel hejmloko de Changdiao, tie cirkulas pli ol 200 rakontaj popolkantoj, kaj tie ĉiuj homoj lertas en kantado.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto