Vizitu Forumon

Mongola popolkanto Changdiao

(GMT+08:00) 2009-08-21 10:30:52

Yilata estas paŝtisto en la stepo Wuzhumuqin. En la lastaj dekoj da jaroj, li kaj lia edzino vivas ĉi tie. Kiel multaj paŝtistoj, matene li kaj rajdas sur ĉevalo kaj kantas, tiel komencas la paŝtadon. Kanto jam estas nemankigebla parto de lia vivo. Yilata diris:

"Miaj gepatroj lertas en Changdiao, mi lernis ĝin ĉe miaj gepatroj, kiam mi aĝis 13 jarojn, mi jam bone kantis. Ni kantas en gravaj festoj aŭ celebraj aktivadoj, ankaŭ dum paŝtado."

Profesoro de Ĉina Centra Nacieca Universitato sinjoro Wulanji diris, ke Changdiao estas la muziko fluanta en sango de mongoloj, ankaŭ marko de la nacieco. Li diris:

"Iusignife, Changdiao estas ne nur kanto, sed ankaŭ vivmaniero de paŝtistoj, kaj konsistiga parto de ilia paŝta produktado. Sen la popolkanto Changdiao, oni povas nek longtempe vivi en la vasta medio, nek teni trankvila la animon."

Jarmile herediĝas Changdiao per familio, sango kaj instruado. Sed en la moderna tempo, la vivmaniero kun paŝtado kiel ĉefa estas laŭgrade ŝanĝita, kaj stepa kultura medio laŭgrade nuliĝas, tio alportis krizon al vivado kaj disvolvado de Changdiao, kaj iuj tribaj popolkantoj, kiuj prosperiĝis antaŭe, jam perdiĝis. Tial serĉado kaj ordigado de Changdiao estas laboro de amantoj.

58-jaraĝa Hu He venis al la stepo Wuzhumuqin kaj ekservis kiel instruisto post kiam li diplomiĝis el universitato antaŭ 40 jaroj. En 2004, Hu He kaj aliaj amantoj de Changdiao kune fondis protektan asocion. Poste, per la platformo Hu He kaj aliaj membroj de la asocio serĉadis kantojn el diversaj lokoj, ordigis materialojn kaj organizis kantan konkurson pri Changdiao. Kaj konkursoj gajnis ŝaton de paŝtistoj. Hu He diris:

"Paŝtistoj ege akceptas konkurson kaj donas subtenon. Kosto por la unua konkurso je 5 mil juanoj tute estas kontribuita de maljuna paŝtistino."

Samtempe, diverslokaj koncernaj fakoj en la ĉina Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio agis sinsekve, instalis akademiojn kaj fakojn kaj establis protektajn instalaĵojn pri Changdiao. Plenuma estro de la subregiono Xilinguole sub la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio sinjoro Zhang Guohua diris:

"En nia subregiono Xilinguole, ĉiujare ni okazigas konkurson pri Changdiao, tio ludas gravan rolon por plivastigo kaj disvolvo. Nun ankaŭ lernejoj havas kursojn pri Changdiao."

Karaj aŭskultantoj! Per la klopodado de popolorganizoj kaj registaroj, Changdiao reviglas. En la lastaj jaroj, Changdiao jam famiĝis kaj la melodio kun densa stepa etoso disvastiĝas al la tuta mondo.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto