Vizitu Forumon

Franca asekura kompanio Groupama en Ĉinio

(GMT+08:00) 2009-09-15 15:37:01
Inter eksterkapitalaj asekuraj kompanioj, kiuj konkure okupas ĉinan merkaton, franca asekura kompanio Groupama ŝajne ne profitas. Franca-ŝtataneca ĉindevenulo ĝenerala direktoro de filio de Groupama en Chengdu sinjoro Yu Weidong malkaŝe sciigis al raportisto, ke estas jam la 5-a jaro de la kompanio en Chengdu, sed ĝi ankoraŭ malprofitas. Li diris, ke Groupama kuraĝe provis agrikulturan asekuron en Ĉinio kaj ne celas mallongtempan profiton. Karaj aŭskultantoj! Hodiaŭ ni konigos al vi rakonton pri la franca asekura kompanio Groupama.

La franca asekura kompanio Groupama estas unu el la kvin cent potencoj de la mondo, havas centjaran historion. Ĝi disvolviĝis per agrikultura asekuro, estas franca plej granda sinteza asekura grupo kaj gvidanto pri agrikultura asekuro en Eŭropo. En 2003, kiam Groupama decidis eniri en la ĉinan asekuran merkaton, ĝi elektis komenci negocon en la kamparo. En Ĉinio, kompensa proporcio de agrikultura asekuro superis 90%, cetere, administra kosto atingis 20% ĝis 30%, tial malprofito estas certa.

Nun, 42% de negoca sumo de kompanio Groupama en Chengdu apartenas al agrikultura asekuro pri plantado kaj bredado. Ankaŭ pri familia posedaĵo, neatendita damaĝo kaj kripligo al homoj kaj io alia. Ĉi tiuj negocoj rilataj al agrikultura asekuro okupas absolute altan kvoton de totala nombro de negocoj de Groupama, kaj ŝanĝo de la nuna malprofita situacio estas malfacila. Sed Yu Weidong opiniis, ke la kompanio havas esperon pri la merkato post ĉinaj proksimume 800 milionoj da kamparanoj, kaj decidis ludi propran superecon. Li diris:

"Kiam ni peticiis negocan licencon en Ĉinio, tiam la ĉina registaro elmetis serion da gvidaj politikoj por plenumi strategion de 'Okcidenta Ekspluatado". La ĉefa negoco de Groupama estas verda asekuro, nome agrikultura asekuro, kaj la provinco Sichuan estas unu el ĉinaj kvar agrikulturaj grandaj provincoj. Esplorinte ĉinan merkaton de agrikultura asekuro, ni decidis instali la ĉefstabejon en Chengdu, la ĉefurbo de Sichuan."

La agmaniero estis laŭdata de fakuloj. Ĝenerala direktoro de franca internacia asekura kompanio Coris en Ĉinio sinjoro Liao Jianqiang laŭdis, ke strategia rigardo de Groupama estas grandioza. Li diris;

"Efektive, Ĉinio tre multe bezonas agrikulturan asekuron. En Ĉinio, naturaj katastrofoj estas multaj kaj ege influis agrikulturon. Faro de agrikultura asekuro estas bona afero kaj utila al agrikultura disvolvo kaj redukto de kamparanaj riskoj. Agrikultura asekuro estas estonta disvolva direkto de ĉina asekuro. La fikslokigo de Groupama estas ĝusta, estas nur tempa problemo."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto