Vizitu Forumon

Franca asekura kompanio Groupama en Ĉinio

(GMT+08:00) 2009-09-15 15:37:01

En oktobro de 2004, oficiale komenciĝis negoco de la unua filio de Groupama en Ĉinio, la filio en Chengdu. Unue, Yu Weidong kaj kolegoj ĝuste instalis vendan reton en sichuan-aj vilaĝoj. Antaŭ kamparanoj, kiuj neniam kontaktiĝis kun komerca asekuro, precipe kun fremdlandaj asekuraj kompanioj, subtenate de la chengdu-a registaro, Groupama trejnis vilaĝajn kontistojn kiel la unuan nombron da vendistoj, popularigis "Asekuron de posedaĵoj kaj bazaj devoj" kaj liveras al lokaj kamparanoj garantion pri domoj kaj familiaj posedaĵoj, ĝiaj asekuraj promesoj estas ŝatataj de kamparanoj. Yu Weidong diris:

"En la ĉina kamparo, multaj familioj kutimas bredi hundojn por gardi la enirejon. Se nekonato eniras, hundoj ne nur bojas, sed ankaŭ mordas homojn. Konsiderinte tion, nia 'asekuro de posedaĵoj kaj bazaj devoj' ĝuste posedas la enhavon: se hundoj de asekuratoj mordas homojn, ni pagos kuracan koston kaj aliajn perdojn. La asekuro povas eviti multajn disputojn inter najbaroj, tial ĝi estas ŝatata de kamparanoj."

En la flanko de posedaĵa asekuro, la kampanio Groupama promesis, ke la kompanio pagos lukoston al asekuratoj, kies domoj ne povas esti uzataj pro fajrkatastrofo kaj aliaj kialoj. Yu Weidong diris:

"En 2005, iu malriĉa kamparano vivtenis sin per registara subvencio, sed li ŝparis monon kaj aĉetis nian posedaĵan asekuron. Iutage, pro fajro lia domo tute estis detruata. Laŭ kontrakto, ni pagis al li doma perdo, ankaŭ lukoston antaŭ finkonstruo de nova domo. Pro la afero, ni gajnis plenan fidon de la kamparanoj, fine li fariĝis vendisto de nia kompanio."

La prezo de la "asekuro de posedaĵoj kaj bazaj devoj", desegnita de kompanio Groupama por ĉinaj kamparanoj, estas malmultkosta, ĉiujare necesas nur 150 juanoj, ordinaraj kamparanoj povas porti la koston. La kompanio liveras oportunan servadon, nome per unu kontrakto, kamparanoj povas samtempe aĉeti asekuron pri posedaĵoj, civilaj devoj kaj neatenditaj damaĝoj al korpo.

En 2007, kamparano de la vilaĝo Baiyun de la gubernio Pujiang de la urbo Chengdu Deng Long aĉetis asekuron el Groupama. Li diris, ke pro la malmultkosta prezo, li elektis Groupama. Li diris:

"Mi aĉetis asekuron de sano, asekuron de kamparaj familiaj posedaĵoj kaj asekuron de kompenso al malsanuloj en hospitalo, ĉiujare la asekuroj kostas malpli ol 2 mil juanojn. La kosto pri vizito al hospitalo estis tute repagata, sed aliaj kompanioj repagas nur 80%."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto