Vizitu Forumon

Sonĝo de stepaj infanoj pri Monda Ekspozicio

(GMT+08:00) 2010-05-22 18:46:56


Knaboj sin ekzercas en kantado.

Ili loĝas en la vasta stepo Hulunbeier, norda parto de Ĉinio. En la hejmo, troviĝas ŝafoj, bovoj, ĉevaloj kaj jurtoj. Knaboj plej multe ŝatas kanti sur la ĉevaloj, kaj knabinoj ŝatas danci sur la stepo, aparte portante festajn vestojn, turniĝi sur herboj. Nun, ili havas la komunan volon, nome partopreni en Ŝanhaja Monda Ekspozicio kaj per Ŝanhaja Monda Ekspozico, la "monda scenejo" en iliaj okuloj, dissendi iliajn kantojn kaj dancojn al la mondo. Por la komuna volo, ili klopodas:

Instruistino de infana ĥoro "Bunt-Kolora Hulunbeier" sinjorino Lina diris:

"En 8-a de majo, la infanoj komencis fari sintezan provprezenton. Ĉiutage, ili atingis la teatron je la 8-a horo, finis provprezenton je la 11-a horo kaj 30 minutoj, posttagmeze komencis provprezenton je la 14-a horo, iutempe ili faris provprezenton ankaŭ vespere. Ili faras kunludon kun orkestro, akustiko kaj orelmikrofono. Ili provas ŝanĝi vestojn dum la prezento, necesas minimume 3 kompletoj da vestoj, kaj iuj infanoj devas ŝanĝi 5 kompletojn. En la prezento, ekzistas pli ol 20 programoj, dum la prezento, infanoj devas reveni al kuliso kaj rapide ŝanĝi vestojn en 5 ĝis 6 minutoj. La ritmo estas tre intensa, ankaŭ la provprezento estas tre peniga."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto