Vizitu Forumon

Sonĝo de stepaj infanoj pri Monda Ekspozicio

(GMT+08:00) 2010-05-22 18:46:56


Kanto kaj danco kun mongola trajto.

Kvankam ili estas kaj penigaj kaj lacaj, tamen ili estas gajaj.

"Ĉiutage, ni estas gajaj. Hieraŭ aŭ antaŭhieraŭ, dum provprezento, ni danke salutis la publikon post falo de la kurteno. Tiam nia kolego staris ĉe mi, kaj jukigis min, tiel ni petoladis, fine mi frapis lian sidvangojn kaj li reciprokis mian frapon. Tre interese! Kompreneble, en oficiala prezento, ni ne agos tiel."

Ili estas petolemaj, sed pri kantado kaj prezento por Monda Ekspozicio, ili estas fakaj, seriozaj kaj persistemaj.

Batbold, mongolia specialisto pri muzika eduko al infanoj kaj muzika direktanto de la prezento por Monda Ekspozicio, diris:

"Infanoj estas natur-dotaj, lernas rapide kaj bone, ankaŭ la efiko estas bonega, pli bona ol la anticipita. La lernemo, forta scivolemo kaj elkora amo al kantado ege kortuŝis min."

Plenuma reĝisorino de prezento por Monda Ekspozicio sinjorino Song Yanli diris:

"Plejpartaj infanoj venis el la paŝtejoj, plej proksimaj al la naturo, alportas pli da emocio. Per sia voĉo, ili alportas al ni plej bonan senton. Per la kantoj el la stepo, ni rakontas infanecon de la homaro. Kiam oni troviĝas en la zono ekspozicia, la ideala lando por la homaro, kaj la loko, en kiu oni havas pli da sopiro al la estonteco, retrospektinte la infanecon de la homaro, oni trovos, de kie fontas saĝo, de kie fontas forto, kaj kien oni marŝos. Jen estas nia penso."

La 24-an de majo, kantoj el la stepo Hulunbeier eksonos en la zono ekspozicia. Tiam, kun freŝa atmosfero de la stepo en somerkomenco, per la delikataj kantoj kaj gajaj dancoj, la infanoj rakontos al ni ilian hejmon, kaj eksponos harmonian kunvivon de stepanoj kaj la naturo.


1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto