Vizitu Forumon

Interna Mongolio bonvenigas altrapidan disvolvon

(GMT+08:00) 2010-07-08 09:25:29

Ĉina Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio sudis ĉe la ĉina norda landlimo, ĝi estas unu el la 12 provincoj kaj aŭtonomaj regionoj, kiuj plenumas la strategion de "okcidenta ekspluato". Prezidanto de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio Bateer esprimis, ke de plenumado de la strategio de "okcidenta ekspluato" en la lastaj 10 jaroj, ekonomio de la aŭtonoma regiono gajnis grandan progreson. En estontaj 10 jaroj, Interna Mongolio persistos en kombino de ekonomia disvolvo kaj ekologia protekto, pluapaŝe akcelos plibonigon kaj eskaladon de ekonomia strukturo kaj realigos longtempan kontinuigeblan disvolvon de ekonomio de la aŭtonoma regiono. Karaj aŭskultantoj! Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

En januaro de 2000, Ĉinio oficiale ekplenumis la strategion de okcidenta ekspluato en 12 okcidentaj provincoj kaj aŭtonomaj regionoj, celante per politiko, kapitalo kaj aliaj subtenaj rimedoj akceli disvolvon de la okcidenta regiono. De tiam, la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio eniris en periodon de altrapida disvolvo. De 2002 ĝis 2008, kreska rapideco de ekonomio en Interna Mongolio okupis la unuan lokon de la tuta lando en sinsekvaj 7 jaroj. En 2008, totala produktokvanto de Interna Mongolio superis 770 miliardojn da juanoj, triobliĝis ol tiu en 2001.

Prezidanto de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio Bateer diris, ke de plenumado de la strategio de okcidenta ekspluato en la lastaj 10 jaroj, ekonomia strukturo estis pluapaŝe plibonigata, Interna Mongolio unuapaŝe establis relative kompletan sistemon de modernaj agrikulturo, paŝtado, industrio kaj novtipa servado. Precipe, nova industrio kun superecaj trajtaj aferoj kiel la ĉefaj jam estas plej forta subtenilo de ekonomio de Interna Mongolio. Li diris:

"Superaj trajtaj aferoj rapide plivastiĝis kaj estis kulturataj, formiĝis 6 supercaj trajtaj aferoj, inkluzive de energio, metalurgio, kemi-industrio, ekipaĵa fabrikado, prilaborado de agrikulturaj kaj brutaj produktoj kaj alt-novaj teknikoj, ilia aldona valoro okupis pli ol 90% de aldona valoro de grandaj industrioj de la aŭtonoma regiono, akcelate de superaj trajtaj aferoj, kontribua proporcio de industrio al totala produktokvanto atingis 60%."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto